Publius Rutilius Rufus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Publius RUTILIUS RUFUS naskiĝis en -158 kaj estis romia politikisto, oratoro kaj historiisto de familio Rutilia.

Li komencis lia militista kariero en -134, kiel membro de la teamo de Scipio Africanus Minor dum la Numantina milito. Poste, Rufus estis legato de Quintus Metellus Numidicus en la kampanio kontraŭ Jugurto de Numidio en -109 kun Caius Marius. Li distingiĝis dum la batalo de Muthul, kiam li kontraŭbatalis Bomilkaron kaj kaptis multajn numidajn elefantojn. En -105 li estis elektita konsulo kun Gnaeus Mallius Maximus. Poste li estis legato de Quintus Mucius Scaevola en Asia.

Oni akuzis lin en -92 je elpremo, oni scias publike la akuzon falsa, sed li estis komdamnita per politikaj premoj. Li foriris al Mitileno kaj, poste, al Smirno, kiam li estis 78-jaraĝa, Kikero vizitis lin. Li skribis aŭtobiografion kaj historion de Romio en la greka lingvo.