Puebla de Sancho Pérez

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la vilaĝo kie videblas supre maldekstre la kruco de la Ordeno de Santiago kiu rekonkeris la zonon kaj dekstre la leono de la Regno de Leono kaj de la Provinco de Badajoz

Puebla de Sancho Pérez estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas poblanchinos. La censita populacio en 2008 estis de 2.886 loĝantoj.

Situo [redakti]

Puebla de Sancho Pérez estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 323 m; je 78 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 56,7 km².

Ĝi estas ege proksima de la urbo Zafra, al kiu utilas kiel dormo vilaĝo aŭ dormokvartalo.

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo, brutobredado, servoj, komerco kaj iom da industrio ekzemple rilate aŭtoj kaj produktado de vino.