Puebla de la Reina
El Vikipedio
Puebla de la Reina (Vilaĝo de la Reĝino) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas jareños. La censita populacio en 2008 estis de 864 loĝantoj.
Situo [redakti]
Puebla de la Reina estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 376 m; je 94 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 131,7 km².
Ĝi estas en la nordokcidenta parto de la komarko Tierra de Barros kaj proksime de Hornachos kaj de la samnoma montareto.
Ekonomio [redakti]
Ĉefe agrikulturo (cerealoj kaj olivarboj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj porkoj)
Vidindaĵo [redakti]
Sonorilturo de stilo mudeĥara en la preĝejo, simile al tiuj de la najbaraj vilaĝoj nome Palomas kaj Hornachos.