Puente Nuevo
El Vikipedio
Puente Nuevo („Nova Ponto“) estas nomo de ponta konstruaĵo en urbo Ronda en andaluzia Provinco de Málaga, en suda Hispanio. La vojponto tra-arkas la riveron Guadalevín, fluante en la 120 m profunda ravino El Tajo, dividante la malnovan urboparton (La Ciudad, la urbo) kaj la pli novan (El Mercadillo, la merkateto).
Puente Nuevo estas ĉefa turisma allogaĵo de Ronda. Ĝi estis konstruata en la 18-a jarcento kiel ŝtona ponto kun tri pordaj arkoj. La arkitekto estis la hispana José Martín de Aldehuela (1729–1802). La konstrulaboroj daŭris de 1751 ĝis 1802. Ĝi estas unu el la tri pontoj super la ravino.