Puente de la Mujer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puente de la Mujer

ponto por piedirantoj • Cantilever spar cable-stayed bridge • vidindaĵo
Situo
Koordinatoj 34° 36′ 29″ S, 58° 21′ 54″ U (mapo)-34.607939-58.364911Koordinatoj: 34° 36′ 29″ S, 58° 21′ 54″ U (mapo)
Mapo
Map
Puente de la Mujer
vdr
La Puente de la Mujer.

La Puente de la Mujer (originale en la hispana) aŭ Ponto de la Virinoj estas rotacia piedponto por la Doko n-ro 3 de Puerto Madero, komerca havena distrikto de Bonaero, Argentino, desegnita de la hispana arkitekto Santiago Calatrava. Ĝi estas de la tipo konzola velstanga stajponto kaj ankaŭ turnebla ponto kun nekutima nesimetria aranĝo, tiel, ke ĝi havas ununuran maston kun kabloj tenantaj parton de la ponto, kiu rotacias 90 gradojn por permesi surakvan trafikon. Kiam ĝi turniĝas, ĝia pli longa flanko atingas resto-punkton sur stabiliga pilono.