Puerto Moral
El Vikipedio
| Puerto Moral | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Andaluzio | ||
| Provinco | Onubo | ||
| Urbestro | Ezequiel Ruiz Sánchez (PSOE) | ||
| Retpaĝaro | [] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 272 (2009) | ||
| Geografio | |||
| Areo | 20 | ||
Puerto Moral (Montopasejo de la Rubuso) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La loĝantoj nomiĝas Panzurracos. La censita populacio en 2009 estis de 272 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².
Situo [redakti]
Puerto Moral estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo, je altitudo de 518 m; je 119 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 20 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 53' N, 6º 28' Ok.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio [redakti]
En 1594 Puerto Moral formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche.[1]
Vidindaĵoj [redakti]
- Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Notoj [redakti]
- ↑ Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Puerto Moral - Sistemo de Informaro de Andaluzio
