Puerto de San Vicente

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Puerto de San Vicente
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Felicidad Oliva Muñoz
Retpaĝaro [www.puertodesanvicente.tk/]
Demografio
Loĝantaro 256  (2011)
Loĝdenso 5,57 loĝ./km2
Geografio
Areo 46
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Puerto de San Vicente en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Puerto de San Vicente (Puerto de San Vicente) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Enhavo

Toponimio[redakti]

La termino "Puerto de San Vicente" devenas de la situo kie troviĝase la vilaĝo, nome sur monteta montopasejo, kaj el kulto al Sankta Vincento.

Loĝantoj[redakti]

La loĝanto nomiĝas populare Portancho. La censita populacio en 2011 estis de 256 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,57 loĝ/km².

Situo[redakti]

Puerto de San Vicente estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 736 m; je 137 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 46 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°31′19″ N 5°6′59″ Ok.

Geografio[redakti]

La municipo troviĝas situanta en la komarko de La Jara kaj limas kun la municipaj teritorioj de Alía en la provinco de Cáceres kaj Mohedas de la Jara, El Campillo de la Jara kaj Sevilleja de la Jara en la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti]

Estas probable ke en epoko de visigotoj estis preĝejo dediĉita al Sankta Vicento rekonstruita dum la mezepoko kaj kiu estus la origino de la vilaĝo. Tra la zono pasis antikva romia ŝoseo uzita dum la mezepoko, ĉefe kiam la monaĥejo de Sankta Maria de Guadalupe famiĝis.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 1,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ kvaroniĝis al malpli da 250.

Notoj[redakti]


Vidu ankaŭ[redakti]