Puerto de Santa Cruz
El Vikipedio
| Puerto de Santa Cruz | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Hispanio | |
| Regiono | Ekstremaduro | |
| Provinco | Cáceres | |
| Urbestro | Ángel Bonilla Maldonado (CDL) | |
| Retpaĝaro | [www.puertodesantacruz.es] | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 398 (2008) | |
| Geografio | ||
| Areo | 33,72 | |
Puerto de Santa Cruz (Montopasejo de Sankta Kruco) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La loĝantoj nomiĝas porteños. La censita populacio en 2008 estis de 398 loĝantoj.
Situo [redakti]
Puerto de Santa Cruz estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 457 m, ĉe la aŭtoŝoseo kiu iras el Madrido al Lisbono, tiel ke la plej proksimaj urboj estas Trujillo, Miajadas kaj Mérida. La areo de ties teritorio estas de 33,72 km².
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado.
Demografio [redakti]
| Demografia evoluo de Puerto de Santa Cruz inter 2001 kaj 2006 | |||||
| 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 |
| 417 | 415 | 410 | 410 | 404 | 403 |