Pula (Kroatio)
Pula (itale Pola) estas marborda havenurbo en Kroatio. Ĝi situas en la suda pinto de la duoninsulo de Istrio, en la nordokcidento de Kroatio.
Ne miskomprenu kun Pula en Italio!
- Areo: 52 km²
- Loĝantaro: 62000
- Alto super marnivelo: 30 m
- Poŝtkodo: 52 100
- Telefonprefikso: 52
Enhavo |
[redakti] Situo
44°52′6″N 13°50′53″O / 44.86833°N, 13.84806°OKoordinatoj: 44°52′6″N 13°50′53″O / 44.86833°N, 13.84806°O
La urbo situas fine de ĉefvojo kaj fervojo, laŭ Adriatiko.
[redakti] Historio
La urbo estis grava loko de romianoj, tiam konstruiĝis teatro, preĝejoj, palacoj kaj similaj. Post la mezepoko la urbo apartenis al Venecia respubliko. La Habsburgoj akiris ĝin en 1848 kaj iĝis milita haveno kun ŝipofabriko. Inter la mondomilitoj la urbo apartenis al Italio, poste al Jugoslavio. Dum la disiĝo de Kroatio el Jugoslavio, tiu urbo estis plej malproksime de la milita teritorio. Nuntempe estas tre vigla turisma allogejo, ĉefe pro ties proksimeco al Italio.
[redakti] Vidindaĵoj
- muzeo pri ŝipoj de 1870
- amfiteatro kaj aliaj romiaj konstruaĵoj, inter alie templo de la gedioj Roma kaj Aŭgusto
- bizanca kapelo Maria Formoza
- katedralo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino
- urbodomo
[redakti] Ĝemelurboj
Szeged, Hungario (partnera urbo)
Graz, Aŭstrio (1972)
Trier, Germanio (1971)
Imola, Italio (1972)
Verona, Italio (1982)
Kranj, Slovenio
Čabar, Kroatio (1974)
Varaždin, Kroatio (1979)
Veles, Makedonio (partnera urbo)
Novorossijsk, Rusio (partnera urbo)
Hekinan, Japanio (2007)