Puli (aŭtomobilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Puli.
Elektra aŭto Puli Pinguin 4, 1991
Elektra aŭto Puli 2, 1992

Puli estas estis mikro-aŭto, produktita en Hungario, ĉe firmao HÓDGÉP, en Hódmezővásárhely, ekde 1986.

La aŭtomobilo longis 2,46 m kaj estis kunmuntita el partoj de Škoda, Lada kaj Polski Fiat 126p, akireblaj tiutempe en Hungario. Ĝin pelis dizel-motoro de 4 kW. La karoserio estis fortikigita vitrofibro. Oni intencis eksporti ĝin al Francio, kie oni ne bezonis permesilon por stiri tiukategorian veturilon.

La firmao HÓDGÉP (mallongigo Hódmezővásárhelyi Gépgyártó… ~Hódmezovaŝarheja Maŝinfabriko) produktis agrikulturajn maŝinojn kaj ne travivis la politikajn-ekonomikajn ŝanĝojn en Hungario, fine de la 1980-aj jaroj.

Oni produktis en 1991 elektran aŭtomobilon kun nomo Puli Pinguin 4.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]