Pulpa magazino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Weird Tales estas unu el plej konataj "pulpoj" pri hororo kaj fantasto

La pulpaj magazinoj (aŭ mallongige pulpoj) estis, dum la unua duono de la 20-a jarcento en Usono, malmultekostaj revuoj, aperigante novelojn aŭ mallongajn romanojn, celante popolan legantaron.

Pliofte monate eldonataj, tiuj revuoj aperigis rakontojn de krimliteraturo, amo, aventuro, kaj ĉefe hororo, fantasto, sciencfikcio...

Ilia nomo (el la angla Pulp magazines) venas de la fakto, ke ili estis presitaj sur malbonkvalita papero el kruda pulpo de ligno, permesante malaltan prezon: ĝenerale 10 al 25 cendoj.

La pulpaj magazinoj estis ankaŭ famaj pro iliaj multkoloraj kovertoj, kun okulaltiraj bildoj (ĝenerale, knabinoj malmulte vestitaj, kiujn muskolaj junaj viroj klopodas savi el iu horora danĝero).

Preskaŭ ĉiuj usonaj sciencfikciaj verkistoj de la unua duono de la 20-a jarcento komence aperigis iliajn verkojn en pulpaj magazinoj, kaj multe da nun famaj sciencfikciaj romanoj aperis sub formo de felietono en tiaj magazinoj.

Malgraŭ iliaj popolaraj prosperoj, la pulpoj velkis en la 50-aj jaroj pro la konkurenco de la bildliteraturo kaj de la televido, kaj pro la plialtiĝo de la prezo de la papero.

Kelkaj pulpoj

Aventuro kaj krimromano

  • The Popular Magazine
  • Black Mask
  • Flynn's Detective Fiction
  • The Phantom Detective

Fantasto kaj sciencfikcio

  • Argosy
  • Astounding Stories
  • Amazing Stories
  • Weird Tales
  • Planet Stories
  • Wonder Stories
  • Unknown
  • Famous Fantastic Mysteries
  • Startling Stories
  • Thrilling Wonder Stories
  • Fantastic Adventures


Eksteraj ligiloj

grekefrance Pulpoj kaj usonaj magazinoj (el "Collector showcase") grekeangle Kolektendaj fantastoj