Pulso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pulskontrolo fare de kuracisto.

Pulso estas batado de la arterioj, kaŭzita de la sangofluo. Ĝi redonas ritmon de la sangobato.

La koro batas en ripoza, trankvila homo 50- ĝis 100-foje minute. Oni povas plej bone mezuri la pulsonombron matene.

La trankvila pulso de trejnita eltena sportisto estas de 32 ĝis 45 batoj po minuto. La koro, pulmovolumo de tiuj sportistoj estas pli granda ol normala.

Averaĝa trankvila pulso:

  • ĉe fetoj: ĉ. 150/min
  • ĉe suĉbeboj: ĉ. 130/min
  • ĉe infanoj: ca. 100/min
  • ĉe junuloj: ĉ. 85/min
  • ĉe plenkreskuloj: ĉ. 70/min
  • ĉe olduloj: ĉ. 90/min

Pli ĝenerale kaj figure oni uzas la vorton pulso samsignife al

  • ritma bato (ekzemple: pulsa lasero)
  • vivoesenco (ekzemple: la pulso de la erao)