Pumi-hundo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pumi dog sitting on a white bench.jpg

Pumi-hundo (hungare pumi; ebla alia esperantigo pumio, (hungara drathara ŝafista hundo (mezvortaro)) estas hungara ŝafista hundo, plej verŝajne kruciĝo de puli-hundo kaj francaj aŭ germanaj ŝafhundoj, kun starantaj oreloj. Laŭ ĝia konduto, ĝi apartenas al paŝtistaj terieroj.

Ĝia kapoparto ŝajnas esti pli longeta, la korpo mem estas pli maldika ol tiu de la puli-hundo, sed tion kaŭzas, ke ĝin ne kovras tia abunda hararo. La oreloj estas rektaj, starantaj, sed la orelfino iomete kliniĝas.

La kapa hararo ŝajnas barba, liphara. Ĝia koloro estas plej ofte helgriza. Ŝultroalto: 40-50 cm. Ĝi estas pli vigla ol la puli-hundo.

vidu [redakti]

mudi-hundo

Eksteraj ligiloj [redakti]