Pumiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pumiko el insulo Kos (Grekio) enhavas ĉitie glimon (nigrajn punktojn), muskoviton kaj zeoliton (helajn kristalojn).

Pumiko estas tre trua, poroza, ŝaŭmsimila vulkana vitro. Oni uzas ĝin de mallonge por purigado, smirgado kaj frotado. Ĝi estas malpeza, kun denseco ofte malpli ol 1, kiu permesas ĝin flosi sur akvo. Oni miksas ĝin ekde 1945 al lito de fervojaj trakoj, kiel malpezigaĵo al antaŭproduktitaj konstruelementoj, transportbetono, kaj al varmo- kaj sonoizolaĵo, al murkovraĵo.

La pumiko estas tia ero de vulkana ŝtonaro (piroklastito), kiu estis dum la elŝprucado preskaŭ tute fluida, sed ĝi malvarmiĝis tiom rapide, ke la mineraloj ne povis kristaliĝi. Dum la solidiĝo, la entenintaj solvitaj gasoj kaj vaporoj liberiĝis abrupte kaj la tuta maso ŝveliĝis kiel ŝaŭmo kaj rigidiĝis en veziketa strukturo. Se ĝi rigidintus sub malpli granda premo, estigintus kompakta vulkana vitro, obsidiano. (Se oni ardigas obsidianon en forno, la obsidiano transformiĝas al pumiko post foriĝo de la solvitaj gasoj. Inter favoraj kondiĉoj, povas estiĝi pumiko el iu ajn lafo, kvankam pli ofta el la acidaj traĥit- kaj riolitlafo ol el bazalt- aŭ andezitlafoj.

En multaj pumikoj aperas etaj kristaloj de diversaj mineraloj (plej ofte feldspatoj, aŭgito, hornblendo kaj zirkono). La kavetoj de la pumiko povas esti diversformaj laŭ la moviĝo de la rigidiĝanta lafo. En pumikoj de malnovaj vulkanaj ŝtonaroj okazas, ke sekundaraj mineralaj precipitaĵoj ŝtopigas la kavetojn. La vitreca bazmaterialo estas splita, mebraneca inter la kavetoj. La riolit- kaj traĥitpumikoj estas blankaj, la andezitpumiko estas ofte flava aŭ bruna, la bazaltpumiko (sur Havajo) estas gudronigra.

Plimulto de pumikoj estiĝas el acida (riĉa je silikacido) magmorokaĵo, plej ofte kun obsidiano. Ekonomie gravaj kampoj troviĝas en Islando, Tenerifo, Nov-Zelando, Germanio, Grekio kaj Turkio. En la Usono oni minas ĝin en la Roka Montaro, ĉe la okcidenta marbordo kaj sur Havajo. En Hungario la plej gravaj kampoj troviĝas en la montaro Tokaj–Zemplén kiel riolitpumikoj.

Eroj, greboj de pumikoj troviĝas preskaŭ ĉie sur la tersurfaco, eĉ en profundo de la oceanoj, ĉefe en la profundmara ruĝa argilo. Ili venas parte el funkciado, erupcio de vulkanoj. Ĉar la pumiko povas ŝvebi akvosurface dum monatoj, la marfluoj povas liveri ĝin foren. Post iom da tempo, ili pleniĝas je akvo kaj sinkas al fundo, kie ili disfalas kaj miksiĝas kun la profundmara ŝlimo.

Post erupcio de la Krakatau-vulkano (Indonezio) en 1883, la oceanon kovris en plurkilometra zono pumika tavolo, klekfoje dika je 1,5m. Krom tio eroj, polvo de pumiko veturis per vento al malproksimaj lokoj.