Pumperniklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pumperniklo
Tradicie bakita pumperniklo el sekalŝroto, akvo kaj salo sen aliaj ingrediencoj
Tradicie bakita pumperniklo el sekalŝroto, akvo kaj salo sen aliaj ingrediencoj
vdr

Pumperniklo estas tradicia branopano el Vestfalio en Germanio. Ĝi konsistas el kunbrana sekalo. En la originala recepto ĝi estis pano farita el kunbrana faruno, kiu estis aldonita al varma akvo kaj ŝvelis dum multaj horoj. Poste, ĝi estis albakita en fermita bakmuldilo ĉe 200 sekve ĉe malaltiĝinta temperaturo ĝis 100 pli vaporigita ol bakita por 16 ĝis 24 horoj. Tiu kaŭzas ke la amelon en la faruno karamelizas, donante al la pumperniklo malhelbrunan koloron kaj la karakteriza leĝere dolĉa odoro kaj gusto. Ĉi tio estas pro la "Maillard reago". Ĉar la pano ne enhavas acidpastongiston, ĝi estas kompakta, suka kaj facile disfalas. La pano ne ricevas kruston.

Nuntempe la procezo por fari pumperniklon mallongiĝis, en la pasto estas aldonita gisto kaj malto. Ĉar ĉi tiu proceduro faras malpli karameligitan amelon, oni aldonas siropon kiel anstataŭaĵo.

Pumperniklo estas tre longa tenebla: En sigelita sako oni povas teni ĝin dum kelkaj monatoj kaj en ladskatolo ĝis du jaroj.

La probable plej malnova bakejo kiu ankoraŭ produktas pumperniklon, estis fondita en 1570 de Jörgen Haverlanth en Soest, Germanio. La bakejo ekzistas ankoraŭ kaj liaj posteuloj posedas ĝin.