Punaa flamengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punaa flamengo
Punaa flamengo
Punaa flamengo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Fenikopteroformaj Phoenicopteriformes
Familio: Fenikopteredoj Phoenicopteridae
Genro: Phoenicopterus
Specio: Ph. jamesi
Phoenicopterus jamesi
(Sclater, 1886)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punaa flamengo (Phoenicoparrus jamesi) estas konata ankaŭ kiel la Flamengo de James. Nome laŭ Harry Berkeley James, ĝi populacias en altaj altitudoj de andaj altebenaĵoj de Peruo, Ĉilio, Bolivio kaj Argentino. Ĝi estas tre proksime rilata al la Anda flamengo, kaj ambaŭ formas la genron aŭ subgenron Phoenicoparrus. La Ĉilia flamengo, Anda flamengo kaj Punaa flamengo estas ĉiuj simpatriaj, kaj ĉiuj loĝas laŭ kolonio (inklude kunhavantajn nestolokojn).[1] Oni supozis, ke la Punaa flamengo estis formortinta ĝis malproksima populacio estis malkovrita en 1956.[2]

Aspekto

Ilustracio de J. G. Keulemans (1886)

La Punaa flamengo estas pli malgranda ol la Anda flamengo, kaj estas ĉirkuax de sama grando kiel la malnovmonda specio, nome Malgranda flamengo. Specimeno de tiu birdospecio estis unuafoje kolektata de Charles Rahmer kiu estis en kolekta ekspedicio je konto de Harry Berkley James laŭ kiu la birdospecio ricevis nomon.[3]

Ĝi estas ĉirkaŭ 91 cm longa averaĝe kaj pezas ĉirkaŭ 2.0 kg.[4] La Punaa flamengo havas tre longan kolon kiu formiĝas el 19 longaj kolvertebroj kiu permesas ampleksan varion de movoj kaj turniĝoj de la kapo.[5] Ankaŭ ties longaj fajnaj kruroj karakteras. La “genuo” ne estas videbla ekstere sed situantas ĉe la pinto de la kruro. La artikulacio meze de la kruro, kiu estas konsiderata genuo fare de multaj estas fakte tarsa artikulacio (maleola). Ties plumaro estas tre pale rozkolora, kun brila karminaj strioj ĉe kolo kaj dorso. Ripoze videbas malgranda kvanto de nigro en la flugiloj, tiuj estas la flugilplumoj. Estas brila ruĝa haŭtaĵo ĉirkaŭ la okuloj, kiu estas flava ĉe plenkreskuloj. La kruroj estas brikoruĝaj kaj la beko estas brilflava kun nigra pinto.

La Punaa flamengo estas simila al aliaj sudamerikaj flamengoj, sed la Ĉilia flamengo estas pli rozkolora, kun pli longa beko sen flavo, kaj la Anda flamengo estas pli granda kun pli da nigro en flugiloj kaj beko, kaj flavaj kruroj. La plej facila metodo por distingi la Punaan flamengon estas pro la pli helaj plumoj kaj brilflava beko. Bona metodo por distingi la speciojn Phoenicoparrus el la aliaj specioj de flamengoj estas rigardi la piedojn. Ĉe la aliaj tri specioj de flamengoj la piedoj konsistas el tri antaŭenaj fingroj kaj halukso. Ambaŭ specioj de Phoenicoparrus havas la tri fingrojn sed ne havas halukson.[5]

Komparo de bekoj laŭ grando kaj koloroj (supre de Anda f., sube de Punaa f.).

Plumoj

Ĵus eloviĝintaj flamengidoj estas grizaj aŭ blankaj. Ili akiras koloron post 2 aŭ 3 jarojn de aĝo. La aktiva kompono kiu donas al la plumoj sian rozan koloron estas la proteinoj alfo kaj beto karotenaj (simila al karoteno en karotoj). Dieto riĉa en karoteno permesas ilin produkti pigmentajn plumojn.[6] Plenkreskulo havas 12 ĉefajn plumojn por flugo en ĉiu flugilo. La korpo estas kovrita de konturaj plumoj, kiuj protektas la birdon kaj ankaŭ helpas al akvimunigo per produktado de ia oleo baze de la plumoj. Ripoze ili frontas la venton por ke kaze de pluvo ĝi ne iru sub la plumoj. Plumaro estas pale rozkolora, kun brile karminaj strioj ĉe la kolo kaj dorso. Ripoze povas vidiĝi malgranda kvanto de nigro en flugiloj, tiuj estas la flugilplumoj jam menciitaj. Estas tipe 12 al 16 vostoplumoj. La Punaa flamengo mudas siajn flugilojn kaj korpoplumojn laŭ la modelo por reproduktado kaj la koloro de novaj plumoj dependas el la kvalito de la dieto kiun ili atingis. Ne estas pruvo de kolordiferenco inter maskloj kaj inoj.

Flugo

Kvankam en bestoĝardenoj, flamengoj kutime aspektas neflugaj, ili ja kapablas flugi. Ili havas specifajn plumojn uzatajn por ekflugi. Tiuj plumoj estas facile distingeblaj ĉe la Punaaj flamengoj ĉar ili estas la ununuraj nigraj plumoj en tiu birdo.[5] Por ekflugi ili kuras kelkajn pasojn kaj nur poste ekflugilfrapas. Kiam ili volas surterigi, okazas mala procezo kaj kiam ili tuŝas surfacon ili plue kuras dum malakcelo ĝis ili ĉesas flugilfrapadon. Oni konstatis, ke la flamengoj flugas ĝis 60 km/h. Tio rilatas al migrado de tuta aro sed estas pruvoj ke pro loĝado en limigitaj regionoj kie tiu specio troviĝas, ili ne migras tre for kaj tiele, ili ne povas atingi tiun rapidon kiam faras pli mallongajn distancojn.[7]

Ekologio

Manĝo

Manĝante ĉe Laguna Hedionda, Bolivio.

Kaj la Punaa flamengo kaj la Anda flamengo manĝigas siajn idojn el ezofaga sekreciado kiu estas vomita el la kropo de la birdo.[8] La diferenco inter ambaŭ specioj kuŝas je la kompono de la prolaktino sekreciata kaj produktita de ĉiu birdo. Kaj masklo kaj ino povas manĝigi idojn. Plenkreskaj flamengoj estas la plej disvolvigitaj filtromanĝantoj inter birdoj. El tiuj specioj, la Punaa flamengo havas la plej fajnan filtromanĝan aparataron kaj ĝi estas bone adaptata al manĝo de malgrandaj partikloj kompare kun sis korpogrando.[9] Tiu flamengo manĝas diatomeojn kaj aliajn mikroskopajn algojn.[1] La formo de la beko estas profunde kanaleca. Por manĝi, la longaj kruroj de flamengoj permesas ilin piediri en akvo kaj turni siajn kolojn suben laŭ formo de S kio permesas la bekon eniri en akvo. La S-formo efikas ĉar ĝi permesas la kapon situi rekte kaj la subo de la beko esti lokigita tiom profunde aŭ neprofunde kiom dezirate. Per nur subenigi la foran pinton de la beko en akvo, tio permesas naztruojn resti subakve. La akvo plena el malgrandaj organismoj inundas la bekon kaj komencas la filtra procezo. La lagoj, kie la flamengoj kutime manĝas, estas andaj lagoj kuj estas ĉefe de nesala akvo,[10] sed se oni trafas salan akvon, la flamengoj havas salglandojn en siaj naztruoj tra kiuj la troa salo estas sekretaciita. La filtra procezo komencas per lango, kiu estas tre milda kaj karneca kun kanaloj kiuj sendas la manĝon kaj la akvon rekte al la filtra aparataro. La beko de la Punaa flamengo estas la plej mallarĝa de sia tipo. Kaj la Anda kaj la Punaa flamengoj havas profundkanalajn bekojn kie la supra makzelo estas pli mallarĝa ol la suba. La malfermo de la beko estas tamen ĉe la dorsa flanko de la beko. La beko de la Punaa flamengo estas pli malgranda kaj havas pli mallarĝan supran makzelon. La antaŭa pinto de la beko estas ĉefe horizontala kaj estas kurbo suben ĉe la fina pinto kiu finas per hokeca ero. La interna morfologio de la beko estas simila al tiu de la Malgranda flamengo, kie la supra kaj suba makzeloj enhavas lamelojn kiuj filtras la manĝon. En kaj supra kaj suba makzelo, la komenca parto de la beko enhavas lamelojn kiuj estas bordeca kaj post alproksimiĝo la kurbeco kaj fora pinto iĝas pli hokecaj. Estas kaj marĝenaj kaj submarĝenaj lameloj kaj la Punaa flamengo havas la plej grandan nombron de ambaŭ ki signifas ankaŭ ke estas pli malgranda intermarĝena distanco inter ili. Estas 21 lameloj por cm en tiu specio, kio estas pl ida duoble la kvanto trovita en aliaj flamengoj. Kiam la supra kaj suba makzeloj fermiĝas, la lameloj interplektiĝas por permesi la bekon fermiĝi plena.[11] La grandoj de la diatomeoj asociaj kun tiu filtraparata grando estas el 21-60 μm. Diatomeoj tiom grandaj tipe troviĝas ĉe la bordo de akvo, kaj oni montris, ke eĉ en kolonioj de multaj specioj la Punaaj flamengoj tipe manĝas en la areo plej proksima al la akvobordo. Tiuj birdoj kapablas uzi siajn retajn piedojn por helpi suprenkirli mikroskopajn algojn se ne estas sufiĉe flosantaj en la akvokolono.[1]

Reproduktado

Pariĝada ceremonio.

La reprodukta ciklo ĉe flamengoj komencas je 6 jaroj de aĝo kiam ili plene maturiĝas. La frekvenco de la reproduktado estas neregula kaj povas salti jaron. Ne estas malofta ke la tuta kolonio partoprenas en ceremonio de pariĝado samtemoe. La maskloj komencas spektaklon per voĉadi kaj skui siajn kolojn kaj kapojn rekte en aero kaj turni siajn kapojn reen kaj reen. La ino iniciatas pariĝadon per foriro el la grupo dum la masklo sekvas ŝin. Tiu tiam etendas siajn flugilojn kaj la masklo supreniras ŝin.[5] La ino demetas unu ovon sur vulkanforma nesto farita el koto, bastonetoj, kaj aliaj materialoj de la medio. La formo de la ovo estas ovalforma, simila al tiu de koko. Ĝi estas pli malgranda (longo kaj larĝo) kompare kun tiuj de aliaj specioj inklude la plej proksime rilatan Andan flamengon.[2] Kaj masklo kaj ino kovas la ovon dum 26–31 tagoj antaŭ eloviĝo. La ido rompas la ovoŝelon pere de ovodento, kiu ne estas vera dento sed fakte keratineca strukturo, kiu forfalas tuj post kompleta eloviĝo. Tuj post eloviĝo, la beko de ido estas rekta kaj ruĝa, sed poste ĝi iĝas kurba kaj akiras la koloron de plenkreska beko. La plumoj estas blankaj kaj grizaj kaj la kruroj estas rozkoloraj. La okuloj de idoj estas grizaj la unuan jaron. La gepatroj povas distingi siajn idojn el aliaj en la kolonio laŭ la aspekto kaj la voĉo.[5]

Konservostatuso

Tiu specio estis determinata kiel preskaŭ minacata fare de la IUCN en 2008. Tiu klasigo rilatis al la fakto ke la populacioj de la lastaj tri generacioj estis malpliiĝantaj. Tiu flamengo de tiam montris gravajn rekuperojn eble pro malpli da mediaj minacoj.[12]

La plej grava minaco al la populacio de tiu specio estas homa detruado de ties habitato. Lokanoj komune praktikas rabadon de ovoj el la nesto por vendi ilin ĝis kiam oni prenis politikajn decidojn por kontroli tion. Mediaj minacoj kiaj grandaj precipitaĵoj povus ankaŭ efiki sur la reproduktado de tiu specio. Ankaŭ ĉio ajn kiu povus minaci la produktivecon de diatomeoj same minacas la specion se ne estas sufiĉe da manĝo por la flamengoj.

Oni povas trovi mapon montranta la teritoriojn de la populacio de tiu specio ĉe http://www.iucnredlist.org/apps/redlist/details/144725/0.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Mascitti, V. kaj Kravetz, F.O., "Bill Morphology of South American Flamingos". The Condor. 104(1), 73.
  2. 2,0 2,1 Johnson, A.W., Behn, F., kaj Millie, W.R. "The South American Flamingos". The Condor. 60(5), 289-99
  3. . James' Flamingo and Walsall. RSPB Walsall Local Group (2006-08-04). Alirita 20a Julio 2011.
  4. http://www.arkive.org/puna-flamingo/phoenicoparrus-jamesi/
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 http://www.seaworld.org/animal-info/info-books/flamingo/index.htm
  6. Jenkin, P.M. "The Filter-Feeding and Food of Flamingoes (Phoenicopter)". Philosophical Transactions of the Royal Society of London. 240(674), 401-493.
  7. Johnson, A.W., Behn, F., and Millie, W.R. "The South American Flamingos".The Condor.60(5), 289-99
  8. Sabat, P. kaj Novoa, F.F. "Digestive Constraints and Nutrient Hydrolysis in Nestlings of Two Flamingo Species". The Condor. 103(2), 396.
  9. Conway, William G. "CARE OF JAMES'S FLAMINGO Phoenicoparrus jamesi Sclater AND THE ANDEAN FLAMINGO Phoenicoparrus andinus R. A. Philippi IN CAPTIVITY". International Zoo Yearbook. 5(1), 162-164
  10. Http://www.birdingaltoandino.com/james.htm
  11. Jenkin, P.M. "The Filter-Feeding and Food of Flamingoes (Phoenicopter)". Philosophical Transactions of the Royal Society of London. 240(674), 401-493.
  12. http://www.iucnredlist.org/apps/redlist/details/144725/0

Referencoj

Eksteraj ligiloj