Punao (vegetaĵaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Punao.
Punaa herbejo en la ĉilia altebenaĵo.

La Ekoregiono Punaoj estas tipo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj kiuj troviĝas en Centraj Andoj de Sudameriko. Punao estas konsiderata kiel unu el la ok naturaj regionoj de Peruo [1], sed ĝi etendiĝas suden en nordan Argentinon kaj Ĉilion.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Cono de Arita, Argentino.

La punaoj troviĝas super la arbolimo je altitude de 3 200 – 3 500 metroj, kaj sub la daŭra neĝolinio super 4 500 – 5 000 metroj. Ĝi etendiĝas ekde centra Peruo en la nordo, tra la altebenaĵa Altiplano de Peruo kaj Bolivio, kaj sude laŭlonge de la spino de Andoj en norda Argentino kaj Ĉilio.

Aliaj fontoj parolas pri arbolimo ĝis 4 100 metroj ĉirkaŭ Suni, kaj ekde 4 100 metroj ĝis la neĝolinio [1].

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La flaŭro de la punaoj estas karakterizitaj de montaraj tufherboj kiuj alternas kun diversaj herboj, gresoj, likenoj, muskoj, filikoj, kusenoformaj plantoj, kaj okaze malaltaj arbustoj, kun ciperacoj kaj junkacoj en malfacile dreniĝantaj areoj. Ĝenerale la punaoj estas pli sekaj ol la paramoj de Nordaj Andoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Paŝtiĝantaj vikunoj en norda Ĉilio.

Hejmaj mamuloj inkluzivas lamojn, alpakojn, vikunojn kaj gvanakojn. Relative malmultaj birdoj, kiel malgranda reao, certaj Geositta (furnariedoj), la anda karakarao (Phalcoboenus megalopterus) kaj Sicalis (traŭpedoj), ofte troveblas en la vastaj etendaĵoj de punaoj, sed multaj birdoj estas asociataj kun la altaĵaj lagoj kaj marĉoj kiuj troviĝas en la punaoj, ekzemple anda ansero (Chloephaga melanoptera), anda flamengo, anda avoceto (rekurbrostruledoj), giganta fuliko (Fulica gigantea), Anas puna (anasedoj) kaj Phegornis mitchellii (ĥaradriedoj).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj en tiu regiono kultivas hordeon, terpomojn kaj "makaon" (Lepidium meyenii, kruciferacoj). Alpakoj, vikunoj, kaj gvanakoj estas bredataj por lano, kaj lamoj por lano kaj transporto.

Ekoregionoj[redakti | redakti fonton]

La Monda Natur-Fonduso (WWF) limdifinis tri diferencajn punaajn ekoregionojn :

NT1001 Centr-andaj sekaj punaoj (Argentino, Bolivio, Ĉilio) – Plejofte en la suda parto de Centraj Andoj laŭlonge de la okcidenta montoĉeno de Bolivio. Estas malmulte da agrikulturo [2].
NT1002 Centr-andaj punaoj (Bolivio, Peruo) – Kovrante plimulton de suda Peruo, la regiono estas superregata de arbustaroj kaj veprejoj de Parastrephia lepidophylla [2].
NT1003 Centr-andaj humidaj punaoj (Bolivio, Peruo) – Kun ĉirkaŭ 1 000 mm da precipitaĵo jare, ĝi emas esti okupata de herboj miksitaj kun gresoj, likenoj, muskoj, kaj filikoj. Humidaj areoj havas junkacojn kaj ciperacojn. La arbaroj de Polylepis de antaŭ 10 000 jaroj verŝajne estis forigitaj per fajro por agrikulturo kaj paŝtado. Multaj areoj estas kultivataj. Ĝi etendiĝas ekde nord-centra Peruo, estas najbara al paramoj, kaj atingas en la sudoriento ĝis laŭlonge de la orienta altebenaĵo de Bolivio [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 hispane Pulgar Vidal, Javier: Geografía del Perú; Las Ocho Regiones Naturales del Perú. Edit. Universo S.A., Lima 1979. First Edition (his dissertation of 1940): Las ocho regiones naturales del Perú, Boletín del Museo de historia natural „Javier Prado“, n° especial, Lima, 1941, 17, pp. 145-161.
  2. 2,0 2,1 2,2 angle (2000) David L. Lentz: Imperfect balance: landscape transformations in the Precolumbian Americas. Nov-Jorko: Columbia University Press, p. 292–294. ISBN 0-231-11157-6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]