Pungarabato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pungarabato
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Guerrero
Kodo laŭ INEGI 12050
Demografio
Loĝantaro 36 466
Geografio
Koordinatoj 18°21′N 100°40′U  /  18.35°N, 100.667°U / 18.35; -100.667 (Pungarabato) (mapo)
Alto 240 m
Areo 212,3 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Pungarabato en Guerrero (Meksiko)
Situo de Pungarabato en Guerrero (Meksiko)
DMS
Situo de Pungarabato en Guerrero
Situo de Pungarabato en Guerrero
Situo de Pungarabato en Guerrero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pungarabato Municipality [+]
vdr
Situo de la regiono Tierra Caliente en Guerrero

Pungarabato estas unu el la 81 komunumoj de la meksika subŝtato Guerrero, kiu situas en la centra suda parto de Meksiko, ĉirkaŭ 400 km sudokcidente de la ĉefurbo Meksikurbo. La ĉefurbo de la komunumo estas Ciudad Altamirano. Pungarabato apartenas al la regiono Tierra Caliente ,kiu estas unu el la sep regionoj de la subŝtato Guerrero kaj kiu situas en la nordokcidento de Guerrero. Al ĝi krome apartenas ok aliaj komunumoj. Al Pungarabato apartenas entute 29 tiel nomataj loĝlokoj (statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 12050.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 36466 loĝantojn. El tiuj estis 17610 viroj kaj 18856 virinoj. La komunumo havas surfacon de 212,3 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 240 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 1100 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 33 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 30252 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 240 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,79 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

21771 de la loĝantoj de Pungarabato en la jaro 2000 aĝis pli ol 15 jaroj. El tiuj 3324 estis analfabetoj, do ne sciis legi kaj skribi. Tio signifas ke 15,27 % de la tuta loĝantaro (pli aĝa ol 15) ne sciis legi kaj skribi. Ĉe la virinoj estis 17,95 % (2051 el 11426 virinoj), kiuj ne sciis legi kaj skribi kaj ĉe la viroj 12,31 (1273 el 10345 viroj). Tio signifas ke konsiderinde pli da virinoj ne sciis legi kaj skribi ol la viroj.

El la 30252 loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj en la jaro 2000), 25982 apartenis al la katolika religio. 4270 personoj apartenis al aliaj religioj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]