Punitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Punitz, kroate Punić, hungare Pónic estas iama vilaĝo, nun parto de Tobaj en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Bazaj informoj

Situo

Punitz situas laŭ rojo meze de arbaro. Güssing troviĝas je 8 km-oj.

Historio

La unua mencio okazis en 1553 en formo "Ponytz", tiutempe kroatoj fondis la vilaĝon. En 1605 Stefano Bocskai, en 1620 Gabrielo Bethlen detruis la vilaĝon. En 1910 vivis en Pónic 642 homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio (escepte inter 1928-1945 al Germanio). En 1971 Punitz aliĝis al Tobaj.

Vidindaĵoj