Punktita strigeto
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Athene brama (Temminck, 1821) |
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
La Punktita strigeto (Athene brama) estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.
Enhavo |
[redakti] Disvastiĝo
Ĝi reproduktiĝas en tropika Azio el Barato al Sudorienta Azio. La Punktita strigeto estas komuna loĝanta birdo en malfermaj habitatoj inkludante farmojn kaj homajn loĝejojn. Ili nestumas en truo en arbo aŭ konstruaĵo, kie la ino de metas 3-5 ovojn.
[redakti] Aspekto
La Punktita strigeto estas eta kaj fortika strigo, 21 cm longa. Plenkreskuloj estas supre (kapo, nuko kaj dorso) grizbrunaj kun multaj blankaj punktoj kaj sube blanka kun brunaj strioj horizontalaj kaj ne vertikalaj kiel ĉe noktuo. Ĝi havas flavajn bekon kaj grandajn okulojn kun nigraj okulringoj kaj blankajn “brovojn”, kio havigas severan mienon; la vizaĝo estas larĝa kaj la vizaĝa disko grizeca kun suba blankeca bordostrio. Ambaŭ seksoj estas similaj. La flugo estas tre ondeca.
Tiu specio estas nokta, sed foje estas vidata dumtage. Ĝi povas esti lokigita pro la etaj birdoj kiuj ĝenas ĝin, kiam ili ripozas sur arbo. Ili ĉasas varion de insektoj kaj etaj vertebruloj. La voĉo estas akra ĉirurr-ĉirurr-ĉirurr.
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Athene brama. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11 Majo 2006. Ne minacata
- Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
[redakti] Eksteraj ligoj
- Filmoj de Punktita strigeto ĉe Interreta Birdokolekto
[redakti] Bildaro
-
Ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Ĉe Bharatpur ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝasthano, Barato.
-
Ĉe Bharatpur ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝasthano, Barato.
-
Paro ĉe Bharatpur ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝasthano, Barato.
-
Paro ĉe Bharatpur ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝasthano, Barato.
-
ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝasthano, Barato.
-
ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝasthano, Barato.
-
Ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Sub pluvo ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Sub pluvo ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Sub pluvo ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Ĉe Bhopal, Madhja-Pradeŝo, Barato.
