Punktita turto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktita turto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: Punktita turto 'Streptopelia chinensis'
Giovanni Antonio Scopoli 1768
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punktita turto (Streptopelia chinensis), estas membro de la genro de turtoj, kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en tropika suda Azio el Barato kaj Sri-Lanko orienten ĝis suda Ĉinio kaj Sudorienta Azio. Ili estas konata ankaŭ kiel (Hindia/Ĉina) Punktita Turto.

Teritorio

Tiu ĉi estas komuna kaj disvastigata specio en malfermaj arbaroj, farmoj kaj loĝejoj en granda parto de sia natura teritorio kaj tiu sukcesa birdo estis enmetita ankaŭ en Usono en la zono de Los Anĝeleso, Kalifornio. La specio estis enmetita en aliaj landoj kiel norda Indonezio, Aŭstralio kaj Novzelando. En Aŭstralio, ĝi estis enemetita en Melburno en la 1860aj jaroj kaj de tiam ĝi disvastiĝis, ofte anstataŭante la indiĝenajn turtojn. En Aŭstralio, Ili troviĝas nun ĉe stratoj, parkoj, ĝardenoj, agrikulturaj areoj kaj tropikaj arbustejoj, el Hobart, Tasmanio ĝis Cooktown, Kvinslando ĝis Port Lincoln, Suda Aŭstralio. Ili povas esti vidataj ankaŭ en Perth, Pemberton, Kalgoorlie kaj Esperance, en Okcidenta Aŭstralio. La teritorio de la specio ampleksiĝas daŭre.

Karakteroj

Ĉe Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Tiu specio konstruas neston el bastonetoj en arbo kie la ino demetas du blankajn ovojn. En Suda Aŭstralio, la specio reproduktiĝas ĉefe el Septembro ĝis Januaro, dum norde en Aŭtuno. La flugo estas rapida, per regula flugilfrapado kaj eventuala flugilvipo kiel ĉe aliaj kolomboj.

La Punktita turto estas longvosta kaj svelta turto kiu longas el 28 ĝis 32 cm. La dorso, flugiloj kaj vosto estas helbrunaj tre punktita de okro. Ambaŭflanke de la kolo estas rimarkindaj malhelaj makuloj tre punktitaj de blanko. De ambaŭ punktitaj zonoj devenas la nomo de la specio. Dumfluge ĝi montras nigrecajn flugoplumojn borditajn en malsupra bordo de helgrizo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj plej ofte ili malhavas la kolmakulojn.

Kapo kaj subaj partoj estas rozkolorecaj, nuancantaj al helgrizo ĉe vizaĝo kaj malsupra ventro. La kruroj estas ruĝaj. La voxco estas mallaŭta kaj agrabla ku-ku-kru, kun emfazo sur la lasta noto.

Subspecioj

  • S. c. chinensis
  • S. c. hainana
  • S. c. suratensis
  • S. c. tigrina
  • S. c. formosae (dubinda)

Kutimaro

La Punktita turto manĝas herbosemojn, granojn de cerealoj kaj alian vegetalojn. Ili estas tre surteremaj kaj manĝas surgrunde en herbejoj kaj terkulturejoj. Ili reproduktiĝas la tutan jaron en nestoj de arboj, kornizoj de konstruaĵoj aŭ eĉ surgrunde.

Kiel aliaj turtoj de tiu ĉi genro, ili ne estas tre gregemaj kaj estas plej ofte solaj aŭ en paroj. Ĝi estas maltimida, sed subitaj bruoj ekflguigas ilin. Flugomanieroj estas similaj al tiu de la Krestokolombo. Post surterigo, birdo movas sian voston supren. Maskloj montras ceremonie malfermajn flugilojn kaj voston post malsupreniri surteren cirkleme.

Bildaro

Nova klasigo

Tiu specio estis ĵus reklasigita en la genro Stigmatopelia de kelkaj fakuloj kiuj sekvas la pristudojn de Johnson et al. (2001).

Kultura detalo

Vjetnamoj diras:"Chim ngói mùa thu, chim cu mùa hè" (signifo: "ruĝa turto flugas aŭtune, punktita turto flugas somere"). Tiuj birdoj estas simboloj de sezonoj.

Referencoj

  • BirdLife International (2004). Streptopelia chinensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 May 2006. Ne minacata
  • Grimmett: Birds of India. Inskipp kaj Inskipp, ISBN
  • Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF plena teksto
  • Pizzey kaj Knight: Field Guide to the Birds of Australia. Angus & Robertson, ISBN
  • Trounsen kaj Trounsen: Australian Birds: A Concise Photographic Field Guide. Cameron House. ISBN .

Eksteraj ligiloj