Punktobrusta arbustosilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktobrusta arbustosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. thoracicus'
Bradypterus thoracicus
(Blyth, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punktobrusta arbustosilvio (Bradypterus thoracicus) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio, kiel tiu ĉi.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Koreio, Laoso, Mongolio, Birmo, Nepalo, siberia Rusio kaj Tajlando. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj.

Ĝi estas tre bruna specio pli malhele en krono kaj flugilplumoj; la vosto estas ne tre longa sed tre larĝa. En vizaĝo videblas bruna traokula strio kaj hela superokula strio. La beko estas nigreca. La gorĝo estas blanka kaj la brusto bruneca kaj foje videble tre markata de nigreca punkteco aŭ vertikala strieteco, dum la ventro estas blankeca kaj la flankoj brunaj. La kruroj estas rozkolorecaj. La irisoj estas malhelbrunaj.

Referencoj