Punktobrusta pego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktobrusta pego
Punktobrusta pego
Punktobrusta pego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Colaptes
Specio: C. punctigula
Colaptes punctigula
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punktobrusta pego (Colaptes punctigula) estas specio de birdo de la familio de Pegedoj kaj subfamilio Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en Sudameriko, nome en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Peruo, Surinamo, kaj Venezuelo; ankaŭ en orienta Panamo de Centrameriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj kaj draste degraditaj iamaj arbaroj.

Priskribo

La birdoj de tiu ĉi genro estas grizbrunaj en korpo kaj grizecaj en kapo kun nigraj aŭ ruĝaj markoj. Tiuj ĉi havas nigrajn antaŭan kaj centran kapon kaj tre ruĝan kaj kontrastan malantaŭan kronon. La vizaĝo kaj ĉirkaŭokulo estas grizaj, dum la okuloj tre nigre kaj grande kontrastas. La dorso estas bruneca kun horizontala nigra fajna striado. Ankaŭ la brusto estas bruneca kun vertikalaj fadenoj de nigraj puntoj kvazaŭ pendigitaj el tre punktita gorĝo (nigreca). La beko estas malhelgrizeca kaj la masklo montras ruĝan mustaĉan bridon el la suba bekobazo inter la vizaĝo kaj la gorĝozono.

Fonto

Eksteraj ligiloj