Punktoflugila falketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktoflugila falketo
Punktoflugila falketo
Punktoflugila falketo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Spiziapteryx
Specio: S. circumcincta
Spiziapteryx circumcincta
(Kaup, 1852)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punktoflugila falketo (Spiziapteryx circumcincta) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ĝi estas monotipa en la genro Spiziapteryx. Oni ne konas subspeciojn.[1]

Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Paragvajo, kaj ĉefe en Urugvajo kaj estis nur ununura konstato en suda Brazilo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbarojarbustaroj.

Temas pri malgranda kaj fortika birdospecio 25-31 cm longa kun malhelgrizbruna dorso kaj kapo pli malhelgrizbruna kie estas du helaj strioj unu superokula kaj alia subokula, kio havigas la specion nekonfuzeblan aspekton, dum la subaj partoj estas blankaj kun vertikala strieco malhelgriza, kaj la ventro estas blanka. La irisoj kaj kruroj estas flavaj, dum la beko estas hokofroma kaj helgriza kun nigra pinto. Ege karaktera eco estas tre malhelbrunaj vosto kaj flugiloj tiuj kun rimarkindaj blankaj punktoj kiuj nomigas la specion.

Tiu specio estas ĉiomanĝanta, kiu manĝas insektojn, lacertojn kaj birdetojn.

Uzas abandonitajn nestojn por nestumadi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]