Punktogrimpulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktogrimpulo
Punktogrimpulo
Punktogrimpulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhiidae
Genro: Salpornis
Specio: S. spilonotus
Salpornis spilonotus
(Gray,GR, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Salpornito laŭ la subfamilio, Salporno laŭ la genro aŭ pli popole konata kiel Punktogrimpulo, Salpornis spilonotus, estas eta paserina birdo, kiu estas la ununura membro de la subfamilio Salpornithinae de la familio de Certiedoj kaj de ties genro. Ĝi troviĝas en subsahara Afriko kaj norda Barato en malferma decidua arbaro kaj manglejaj marĉoj. Ili ne migras escepte pri lokaj movoj.

La Punktogrimpulo havas tre punktitan kaj striitan sablokoloran kaj malhelbrunan plumaron, striitan ĉefe en krono, vosto kaj pli rimarkinda malhela traokula strio, super kiu estas hela superokula strio. Tia punktado nomigas la specion kaj kio klare diferencigas la birdon de la subfamilio de Certiedoj. Ili pezas ĝis 16 g, dufoje la longo de la arbogrimpuloj de simila longo (ĝis 15 cm).

La Punktogrimpulo havas maldikan pintan subenkurbitan bekon, kiun ĝi uzas por elkapti insektojn el arboŝelo, sed ili ne havas la rigidajn vostoplumojn kiujn la veraj arbogrimpuloj uzas por subteni sin sur vertikalaj arbotrunkoj.

Ties nestoj kaj ovoj estas tre diferencaj el tiuj de la Certioj. La nesto estas tasforma kaj lokita sur horizontala branĉo, kutime en interbranĉo, kaj kamufla kun araneretoj, raŭpofekaĵoj kaj likeno. En Afriko, la ovodemetado estas kutime de tri ovoj, kiuj estas bluaj aŭ verdecaj, markitaj je grizo, lavendokoloro kaj bruno; en Barato la ovodemetado estas kutime du ovoj, kiuj estas verdecaj aŭ grizaj, punktitaj malhelbrunaj kaj palmakulitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]