Punktokormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktokormorano
Punktokormorano
Punktokormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. punctatus
Phalacrocorax punctatus
(Sparrman, 1786)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La PunktokormoranoParekareka (Phalacrocorax punctatusStictocarbo punctatus) estas specio de kormorano endemia de Novzelando. Origine klasita kiel Phalacrocorax punctatus, ĝi estas sufiĉe diferenca laŭ aspekto el la tipaj membroj de tiu genro kaj tiele ĝi estis iam lokita en separatan genron, nome Stictocarbo, kun alia simila specio, nome la Pita kormorano.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Junulo, notu punktojn en dorso kaj flugiloj.

Kompare kun tipaj kormoranoj, la Punktokormorano estas helkolora birdo. Ties dorso estas bruneca kun punktoj (el kio devenas kaj la latina scienca nomo kaj la komuna nomo). Ties ventro estas pale blu-griza (ofte aspekte blanka), kaj la blanko pluas ĝis la flankoj de la kolo kaj de la vizaĝo (superokule), sed la gorĝo kaj la kapopinto estas malhela bluecverdaj. En reprodukta sezono, ĝi havas rimarkindan duoblan kreston: unua pli malgranda el frunto al kapopinto kaj alia pli granda super la nuko. La piedoj kaj la kruroj estas rozkolorecaj. Krome estas helblua brido inter okulo kaj bekobazo. Estas malmulta seksa dimorfismo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Punktokormoranoj manĝas ĉe maro, ofte en grandaj aroj, kaptante sian predon el mezprofunda akvo pli ol el la fundo. Ŝajne sardinoj kaj anĉovoj estas gravaj predospecioj.

La Punktokormoranoj nestumas en kolonioj de 10-700 paroj, tiuj kolonioj estas ĝenerale troviĝantaj sur kornicoj de marbordaj klifoj (vidu foton desktre) aŭ sur rokaj insuletoj.[1] En la Suda Insulo, ili estas ĉefe observataj ĉe la Duoninsulo Banks; estas granda nestokolonio tuj sude de la urbo Christchurch. Ĉe haveno de Wellington estas granda kolonio sur roka elstaraĵo konata kiel "Shag Rock" (tufkormorana roko) ĝuste ĉe la sudokcidenta pinto de la insulo Matiu/Somes.[2] En la Golfo Hauraki estas reprodukta kolonio en la insulo Tarahiki.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La Punktokormorano aperis en 60-centa novzelanda poŝtmarko unufoje eldonita en 1988, en serio dediĉita al indiĝenaj birdoj.

Punktokormorano dumfluge, en reprodukta plumaro (duobla kresto)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barrie Heather kaj Hugh Robertson, "The Field Guide to the Birds of New Zealand" (revised edition), Viking, 2005
  2. http://notornis.osnz.org.nz/system/files/Notornis_39_4_263.pdf Arkivigite je 2013-02-20 per la retarkivo Wayback Machine, alirita la 6an de marto 2007

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]