Punrepago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Punrepago, el komuna verbo «pune repagi», signifas ripari kulpon per kompensa puno. La nocio koncernas kaj juron kiu punas pro krimo, kaj religion laŭ kiu la puno rilatas al peko.

Puna juro kaj punrepago

Punrepago en religiaj sistemoj

Punrepago, tamen, referencas plejofte al ĝia religia signifo, nome «kvietigi, per ritoj, donoj kaj oferoj, la diaĵon ofenditan, aŭ pliĝuste per pentagaro reveni al amikeco kun ĝi kaj gajni purigon kaj favorakiron ĉe Dio.

«Favorakiri» signifas konduti, intime kaj ekstere, tiamaniere por ke Dio siavice agu avantaĝe de la pentinto.

Ekzemplo de punrepago en la historio de la religioj

En greklatinaj religioj kaj en iliaj tradukoj la vortoj indikantaj pratikojn ĉi-rilatajn, en la kredoj antaŭe izraela kaj poste kristana, nome punrepago (en kiu oni akcentas la forstrekon de la kulpo) aŭ repacigo (en kiu oni akcentas la ĉeson de la Dia kolero[1] estas terminoj uzataj por transdoni la sencon de lingvaĵo de semantika familio 'ιλασμός. Tiu familio karakterizas la lingvon de la Nova Testamento kaj de Septuaginto.

  • (1) ’ιλέως, esti klementa, ĝentila, paralele kun ιλαρος el kiu ĝoja, kontenta. Rilate Dion oni ĝin uzas por atentigi pri lia "esti klementa, korfavora al homa estulo".
  • (2) ’ιλάσκομαι, iĝis pardonema, mizerikorda: temas pri iniciato de Dio.
  • (3) ’εξιλάσκομαι, esti la propeta [ago de la sacerdoto].
  • (4) ’ιλασμός, punrepago, repaga ofero, maniero por inklinigi al si Dion.
  • (5) ’ιλαστήριον, la pentinto, aŭ ankaŭ la instrumento aŭ objekto por la purigo. Temas pri dia dono.

Al tiu familio apartenis ankaŭ la senco de homa streĉo (peno) por siafavore altiri la misteran kaj detruan potencon de la animoj de la mortintoj, de la demonoj kaj diaĵoj, kaj ilin inklinigi laŭpete. Oni perceptas la vivon minacata de obskura kolera forto kaj tuj pretigas riparajn ritojn, dancojn kaj preĝojn. Okazis ankaŭ ritaj mortigoj, ĉiam rifuzitaj de la Biblio kaj ĉiam pli maloftiĝantaj en la antikva Grekio.

Koncepto praktiko de punrepago en la Biblio

Malnova Testamento

Tie estas uzata la vortoj salaĥ kaj «כפּר» (= kãpar) kiuj entute esprimas «pardoni, nuligi, liberigi, kovri». La Septuaginto tradukis per la radiko Ιλεως kaj ĝiaj derivaĵoj ιλασκομαι ktp.

La biblia ideo de punpago akiris laŭlonge de la tempo specifaĵojn apartajn se komparataj kun tiuj paganaj. Se dekomence maloservo de establitaj preskriboj, eĉ nevolaj, produktas malpurigon (kun relativa pura dia reago) kiu forigas el Dio de la Interligo kun Israelo, kaj do postulas purigon (vidu, ekzemple, 1 Sam 14, 2), iom post iom la profetoj eninternigas la kulpon: por ĝin repagi ne sufiĉas la oferoj de bestoj kaj la propeka kapro (Levidoj 16,20ss), eĉ estas postulata konvertiĝo de la koro kaj menso por repagi la kulpon. Kaj iom post iom postuliĝas ke la punrepago ne estas simpla homa ago (kiel ĉe paganismoj) sed dia donaco kiu per sia iniciato pardonas kaj reenmetas la pentinton en la sfero de sia mizerikordo. Ne temas do pri influo de la homo sur Dio, sed de Dio sur la la homo.

Laŭ la Biblio, Dio mem ordonas kaj priskribas la oferajn ritojn, en kiu plenumas grandan funkcion la aspergo per la sango de la viktimoj. Tio substrekas la iniciaton de Dio en la punrepago (Levidoj 10, 17).

Finfine la punrepago ne estas puno, sed saviga evento.

La sacerdotaro, tia-kaze, aktivas kiel delegitoj de Dio sen reala pardonanta povo ĉar estas Dio mem kiu purigas kaj akceptas kaj igas efika la mempurigadon de la popolo pentinta.

Iom post ion aperas ankaŭ la koncepto de vikaria punrepago, nome la punrepago de unu por la alia. Tiu koncepto iamaniere ĉeestas jam en la rito de la ofero, kie la besto oferita estas konsiderita parto de persona sfero de la oferanto (unuopulo aŭ komunumo). Tiu nova koncepto aperas en Jesaja kaj Jeremia

Nova Testamento

En la Nova Testamento punrepago estas unu el la vortoj (kune kun indulgopeto, elaĉeto, repacigo, peko, mizerikordo) per kiuj estas interpretata la aktivado de Jesuo.

La Nova Testamento asertas ke la oferoj praktikitaj dum la periodo de la Malnova Testamento estis nur antaŭfiguro de tio kio realiĝintus kiam Jesuo Kristo oferas tutan sian vivon kiel oferon definitivan, kaj nebezonan de refaro, sur la kruco por la savo de la homaro. Tion oni vidu en Mateo 1,21 : «Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj» kaj en Johano 1,29: «La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!» .

La aktivado de Jesuo realigas la vikarian punrepagon: Jesuo amas la Patron super ĉio kaj por sekvi sian konsciencon ĝisfunde akceptas la krucon truditan de la homoj por redoni al Dio la ĝustan unuarangecon kaj kuntreni la homojn ricevi la pardonon kune kun la dia patreco. Oni vidu Mateon 8,17 : «por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome: Li mem prenis niajn malfortaĵojn kaj portis niajn malsanojn», kiuj estas la vortoj de Jesaja (53,4), kaj Hebreojn 2,10 : «" Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo», kaj Efezanojn 2,13 : «...al kiu ankaŭ kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso», kaj 1 Petron 1,18,19 : «sed per multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo; kiu estis antaŭdifinita antaŭ la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi». [2]

En la instruo de Jesuo oni trovas, fine, ke la saviga iniciato startas de Dio mem, kiu volas donaci repacigon per la vikaria agado de Jesuo kiu «punpagis», pere de sia amo al Dio kaj al homoj, por la homoj. La peko, fakte, estas atenco al la senfina Dio kaj por tion ripari necesas senfina amo kiun nur Jesuo povis posedi. Jen modeloj: (1 Johano 4,19) «Ni amas, ĉar Li unue nin amis», kaj (2 Korintanoj 5,18-19) “"Sed ĉio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo; nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan"”. La verko de Jesuo, tial, similas la oferon de la Antikva Pakto, sed kun senfina valoro: “Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo“ (Hebreoj 2,17). [3]

Finfine la punrepago de Kristo ne estas nura redono, al Dio, de la honoro negita de la peko, sed montrado de la amo de Dio per la homo kaj samtempe de la graveco de la peko kiu atencas senfinan Dion. Ne Dio modifas sian sintenon sed Jesuo konformiĝas al Patra mizerikordo.

Kaj por tion fari, nome ripari kulpon al Senfina Dio, al necesa dia ago, tiu de la Difilo.

Punrepago en diversaj religioj

Ankaŭ rilate ceterajn religion la punrepago dependas precipe de la koncepto pri Dio kaj pri peko. Se perdiĝas la nocioj pri Dio individua persono kaj pri peko kiel rompo de amikeco kun li, ankaŭ la punrepago (pacigo per puno) malaperas aŭ ŝanĝas fizionomion.

Islamo

En tiu religio ne mankas nocio pri punrepago sed mankas certe la koncepto de vikaria repago kaj apenaŭ estas akceptata la propeto.

Hinduismo

Budhismoj

Eksteraj ligiloj

[1]

[2]

Voĉoj kurilataj

Referencoj

  1. Koncepto ege antropomorfa uzata ankaŭ en la Biblio, precipe en antikvaj tempoj, por antropomorfe esprimi la gravecon de la peko kaj la severecon de Dio. Sinsekvaj teologioj purigis la nocion pri Dio eĉ el tiu antropomorfismo.
  2. Is 53:6 "Noi tutti come pecore eravamo erranti, ognuno di noi seguiva la propria via, e l'Eterno ha fatto ricadere su di lui l'iniquità di noi tutti".
  3. Jen diversaj tradukoj de la greka esprimo "εις το ιλασκεσθαι τας αμαρτιας του λαου", "...ut repropitiaret delicta populi" (por ke estu riparitaj la pekoj de la popolo (malnova Vulgato); "... cele de punrepagi la pekojn de la popolo" (CEI); "... por punpagi pro la pekoj de la popolo" (ND); "...kaj liberigis popolon el la pekoj" (TILC).

Bibliografio

  • Catechismo della chiesa cattolica [3]
  • Kompedio de la Katekismo de la Katolika Eklezio [4]