Puntlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Puntlando en la nordorienta pinto de Somalio, nome ĉe la regionoj Bari (ruĝe) kaj ĉefe Nugaal (pli sude, la plej norda rozkolore).
Flago de Puntlando ekde decembro 2009

Puntlando en la somala Puntlaand, en la araba أرض البنط estas regiono de nordorienta Somalio, centrita en Garowe (regiono Nugaal), kies regantoj deklaris ĝin memstara ŝtato en 1998. Triono de somaloj loĝas en Puntlando kaj la urbo de Boosaaso havas pli ol unu milionon da loĝantoj lastatempe, antaŭ Mogadiŝo ekde la militeko. Malkiel la najbara Somalilando, ĝi ŝajne ne serĉas tutan sendependecon de Somalio. La nomo devenas el Lando de Punt, menciita de fontoj el Antikva Egiptio, kiu laŭ fakuloj estus en la teritorio kie nuntempe estas Somalio. La ĉefa religio de Puntlando estas Islamo.[1] kaj preskaŭ ĉiuj tie estas sumaistoj.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Puntlando konsideras sin kiel memstara regiono ene de Somalio. En 1969, kiam okazis puĉo en Somalio, sekvis militjaroj kaj nesukcesa invado de Etiopio sekvita de la ŝanĝo de helpo de Sovetunio el Somalio al Etiopio, pro starigo de sovetema registaro en Etiopio. Sen soveta helpo, Somalio turniĝis al Usono, kiu permesis somalian prezidanton, Siad Barre, resti en povo tra la fino de la Malvarma Milito en 1991. Kiam Sovetunio disiĝis, Usono retiris sian helpon el la somalia registaro kaj Barre estis forpelita.

Post tio, Somalio restis sen forta registaro, kun konstantaj militoj detruantaj la sudan parton de Somalio. Tiuj eventoj permesis en 1991 faktan disigon de la regiono de Somalilando disde el Somalio, kiu en 1960 jam estis ĝuinta kelkajn tagojn de sendependo. Nestabileco permesis intervenon de Unuiĝintaj Nacioj en 1993 ĝis kiam post du jaroj du usonaj helikopteroj estis faligitaj kaj 19 usonaj soldatoj mortigitaj.

Somalia restis nestabila, kaj Puntlando deklaris sian aŭtonomion en 1998 kiel konfederacio de klanoj sub prezidenteco de Abdullahi Yusuf Ahmed. Ekde 1998 Puntlando eniris ankau en teritoria konflikto kontraŭ Somalilando pro la regionoj de Sool kaj Sanaag.


Malkiel la sendependema regiono de Somalilando, Puntlando ne serĉas internacian agnoskon kiel sendependa lando. Ili konsideras sin ene de federa divido ene de Somalio kiu estus federa respubliko. Sed ambaŭ "landoj" havas ion komune: ambaŭ bazas sian povon sur klanoj kaj triboj. La somalia ĉefurbo Mogadiŝo, kaj aliaj sudaj urboj, disvolviĝis malpli ol la urboj en Puntlando kaj Somalilando (ekz. Bosaso, Hargeisa, Las Anod, Garowe, ktp.) Tiuj du memdeklarita sendependaj regionoj akiras ekonomian kaj politikan helpon el Etiopio, historie malamika de Somalio.

Puntlando nestabiliĝis en 2001 kiam Prezidento Ahmed volis pludaŭri. Ahmed kaj Jama Ali Jama luktis por la kontrolo de la lando, kiun Ahmed akiris en 2002. Ahmed estis prezidanto ĝis oktobro de 2004 kiam li estis elektita kiel Prezidanto de Somalio. Li estis sukcedita de Muhammad Abdi Hashi ĝis januaro de 2005 kiam li estis venkita por reelekto de la Parlamento, kiu elektis Generalon Mohamud Muse Hersi ("Adde").

En decembro de 2004, Puntlando suferis akrajn damaĝojn dum la cunamo kiu sekvis la Tertremo en Hinda Oceano en 2004.

En novembro de 2006, la Supra Islama Kortumo, tio estos la tiama povo en Somalio, informis, ke ili estis kaptinta la urbon de Bandiiradley, strategia setlejo ĉe la limo de Puntlando kun Mudug. Tamen parolanto de loka militestro Abdi Hassan Awale Qeybdiid asertis, ke okazis nur taktika retiriĝo el la areo. Mohamed Mohamud Jama, parolanto de la Islama Kortumo, anoncis ke ili intencis kapti ankaŭ la urbon Gaalkacyo, parto el kio estas postulita de Puntlando. Tamen, la kortumoj ankoraŭ ne atakis Puntlandon.[3] Tiun saman monaton, Generalo Adde anoncis ke li regos laŭ islama leĝaro sed diference el la Islama Kortumo por eviti "politikigi religion." Adde tiam anoncis ke Puntlando rezistos ĉiun atakon de la Islama Kortumo. [4]

Konflikto inter Puntlando kaj Somalilando kaŭzis violentan kontraŭstaron oktobre de 2007.[5]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Puntlando havas 1600 km da marbordo, kie abundas fiŝoj kaj aliaj naturaj marresursoj. Tamen, post la falo de la somalia centra registaro en 1991, la marbordo suferas eksterajn entrudulojn kiuj fiŝkaptas kontraŭleĝe kaj finigas la fiŝabundon.

Puntlando eksportas grandan kvanton da marmanĝo kiel omaroj, sekigita fiŝo, kaj tinuso. Oni produktas ankaŭ marsalon.

Aliaj ekonomiaj produktoj kaj aktivaĵoj de Puntlando inkludas tiujn de brutobredado, olibano, araba gumo, muntado kaj agrikulturo. [1]

En la distrikto Lasqorey estas mezgranda fiŝfabriko kiu produktas kaj procezas grandan kvanton de tinuso. La produktoj de la fiŝfabriko de Lasqorey atingas komercan nivelon, kaj ties tinuso troviĝas tra tuta Puntlando kaj ankaŭ for de la regiono. Oni konstruas ankaŭ fiŝfabrikon en Habo, pri kio la lokanoj esperas malpliigi malriĉon kaj maldungo kaj plibonigi la ekonomion de la areo.

Aliaj fontoj de enspezoj estas elfosado de nafto kaj pirateco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/africa/country_profiles/4276288.stm
  2. http://www.puntlandgovt.com/profile.php#religion
  3. "Islamists 'take key Somali town', BBC News, BBC, 2006-11-12. Kontrolita 2006-11-13.
  4. Puntland 'to fight Islamic courts', Al Jazeera, 21a Novembro 2006
  5. Al-Jazeera: Rival Somali regions in armed clash.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]