Pupteatra Internacia Festivalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pupteatra Internacia Festivalo
festivalo
Lando(j) Kroatio vd
Agareo

marionetado

Retejo Oficiala retejo
vdr

Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) okazas ĉiujare fine de aŭgusto kaj komence de septembro en Zagrebo, Kroatio.

Ĝin en la jaro 1968 iniciatis la tiamaj membroj de la Studenta Esperanto-Klubo (SEK) en Zagrebo. En 1972 la organizadon de la festivalo transprenis la tiujare fondita Internacia Kultura Servo (nun: Međunarodni Centar za Usluge u Kulturi), kiu ankaŭ hodiaŭ organizas ĝin. IKS estas firmao fondita de tiamaj SEKaj membroj, kiu ĝis la sendependiĝo de Kroatio laboris ankaŭ por Esperanto (sed, bedaŭrinde, ne plu).

Ĝis nun PIF gastigis pli ol 350 pupteatrojn el la tuta mondo kiuj prezentis pli ol 450 diversajn teatraĵojn, el kiuj pluraj estis en Esperanto. En la unuaj PIF-oj estis devige ludi prezentaĵojn en Esperanto, sed nun teatroj mem elektas la lingvon en kiu ili ludos.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • PIF (en la kroata kaj la angla)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.