Pupteatro (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pupteatro de Budapeŝto estas grava kultura Monumento historia en Budapeŝto, laŭ Avenuo Andrássy, tial ĝi estas parto de Monda Heredaĵo.

Neona reklamo de la Pupteatro
Fasado de la Pupteatro

Historio[redakti | redakti fonton]

La pupteatro estis fondita en la frua erao de la socialismo en 1949. Longe ĝi estis la unusola pupteatro en Hungario. La repertuaro dekomence konsistis ne nur el porinfanaj spektakloj, sed ankaŭ el mondkonataj teatraĵoj aŭ operoj adaptitaj al pupoj. La stabo ofte gastroladas ankaŭ eksterlande, ekzemple en Francio, Italio, Ĉinio, Usono, Aŭstralio. Muzikistoj akompanas la spektaklojn. La teatro nuntempe prezentas jare po 350 spektaklojn, kiujn vidis jare po 95000 homoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La impona konstruaĵo aĝas pli, ol cent jarojn. Ĝi estas la plej granda en Mez-Eŭropo. La pupteatro havas 403 sidlokojn kaj estas ankaŭ malgranda scenejo kun 99 sidlokoj en la kvara etaĝo.

Geaktoroj kaj aliaj trupanoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

La tuta trupo konsistas el 110 homoj. Elekto el la (iamaj) artistoj: Norbert Ács, Imre Ambrus, Andor Balajthy, Margit Balla, Anna Bánd, Róbert Bánky, Gábor Beratin, Gyöngyi Blasek, István Bölöni Kiss, Vera Bródy, Lívia Dobák, István Erdős, Hugó Gruber, Anna Györgyi, Kató Györkös, Henrik Gyurkó, Gertrúd Havas, László Hetey, Károly Horváth (aktoro), Ildikó Kilin, Erzsi Könyves Tóth, Iván Koós, István Láng (komponisto), Péter Levente, János Meczner (teatrestro), Lili Ország, Csaba Ősz, Imre Pataky (pupteatristo), Kati Román, Márta Szakály, Irén Szöllősy, Kató Szőnyi (ĉefreĝisoro), József Szűr Szabó, Lili Vörösmarty.

Repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.