Purepeĉa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aktuala disvastiĝo de la purepeĉa en la ŝtato de Miĉoakano.

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = tsz

La purepeĉa lingvo, ankaŭ nomata taraskamiĉoakana[1], nomata p'orhépecha (*AFI: [*pʰaŭˈɽ*epeʧal]) de siaj parolantoj, estas lingvo de indiĝena popolo de la okcidento de Meksiko, la purepeĉoj aŭ taraskoj. Ĝi estas izolita lingvo kun tri dialektaj variantoj: tiu de la laga regiono, de la centra kaj de la montara. Laŭ 12a Ĝenerala Censo de Loĝantaro kaj Loĝejo de 2000 ekzistas ĉirkaŭ 121 409 parolantoj de la lingvo en 22 komunumoj kaj nur 10- 25% el ili estas unulingvanoj.

De 1980 komenciĝis movado de apogo fare de la Akademio de la Lingvo Purepeĉa (P'urhe Uandakueri Juramukua) por la fortigo kaj disvastigo de ĉi tiu lingvo.

La purepeĉa estas nuntempe literatura lingvo pro la granda disvastigo kiun havis la Regionaj Konkursoj de Fabelo en Lingvoj Indiĝenaj kunordigitaj de la Ĝenerala Direktoraro de Popularaj Kulturoj kaj Indiĝenoj kaj la ŝtatoj de Hidalgo, Querétaro, Michoacán kaj Estado de México, kiuj fortigis ankaŭ la literaturan karakteron de la lingvoj naŭatla, otomia kaj mazahua.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.