Purigo de dek lepruloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La purigo de dek lepruloj fare de Jesuo Kristo estas unu el liaj mirakloj en la Evangelioj (Luko 17:11-19).

Laŭ la Evangelio: Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo. Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin. Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj. Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo, kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano. Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ? Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo? Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis.