Purmamarca
El Vikipedio
Purmamarca estas vilaĝo en nordokcidenta Argentino, kun 2089 loĝantoj (2001). Ĝi apartenas administre al Departamento Tumbaya en provinco Jujuy kaj situas je 2.206 metrojn super la marnivelo. Ĉe la norda parto fluas la Rivero Purmamarca, sude oni povas spekti la kolorajn montoformojn, pro kiuj Purmamarca famiĝis.
Ĝi estas ŝatata turisma celo en Argentino. La lokaj konstruaĵoj estas sub protekto, ili montras koloniajn trajtojn kaj estis konstruitaj el adobo.