Purpura digitalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Purpura digitalo
Digitalis-stora hultrum.sweden-24.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Plantagacoj Plantaginaceae
Genro: Digitalo Digitalis
Digitalis purpurea
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Purpura digitalo [1] [2] (Digitalis purpurea), estas angiospermo el la familio de la plantagacoj (antaŭe traktita en la familio de skrofulariacoj), indiĝena en plimulto de Eŭropo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio estas herba dujara planto aŭ nelong-vivanta staŭdo. La folioj estas spirale aranĝitaj kaj simplaj. Ili longas 10-35 cm kaj larĝas 5-12 cm, kaj estas kovritaj de griz-blankaj mallong-molaj kaj glandaj haroj. La foliaro konstituas densan rozeton je grunda nivelo la unuan jaron.

La floranta tigo disvolviĝas dum la dua jaro; ĝi tipe 1 ĝis 2 m altas, foje pli. La floroj estas aranĝitaj en spektakla, terminala, longforma infloresko, kaj ĉiu floro estas tubforma kaj pendanta. La floroj estas tipe purpuraj sed iuj plantoj, speciale la kultivitaj, povas esti rozkoloraj, flavaj, aŭ blankaj. La korolo estas makulita interne de la fundo de la tubo. La florado-periodo estas somerkomenco, foje kun kromaj floroj kiuj disvolviĝas pli malfrue en la sezono.

La frukto estas kapsulo kiu disfendas ĉe matureco por liberigi la multajn malgrandegajn (0,1-0,2 mm) semojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas tri subspecioj :

  • Digitalis purpurea subsp. purpurea – plimulto de Eŭropo
  • Digitalis purpurea subsp. heywoodiiIberujo
  • Digitalis purpurea subsp. mariana – Iberujo

Hibridoj[redakti | redakti fonton]

  • Digitalis x fulva, Lindl. 1821

(Hibrida formulo : Digitalis grandiflora Mill. × Digitalis purpurea L.).

Tokseco[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj toksinoj en digitalo estas la du kemie similaj korglukozidoj : digitoksino kaj digoksino. Pro la ĉeesto de la digitoksino, la folioj, floroj kaj semoj de purpura digitalo estas ĉiuj venenaj al homoj kaj al iuj bestoj kaj povas esti mortigaj se manĝite.

Ekstraktita de la folioj, tiu sama substanco, kies klinika uzo estis iniciatita kiel "digitalo" fare de William Withering, estas utiligita kiel kuracilo por korinsuficienco. Tiu brita kuracisto agnoskis ke ĝi reduktis edemon, pliigis urinofluon kaj potence efikis sur la koro. Male al la purigitaj farmakologiaj formoj, partoj de tiu planto ne ofte kaŭzis veneniĝon ĉar ili induktis naŭzon kaj vomante ene de kelkaj minutoj post manĝado, malhelpante la pacienton de konsumi pli.

Simptomoj de digitalo-veneniĝo inkluzivas malaltan ritmon de la sangbato, naŭzon, vomadon, kaj nekunordigitajn kuntiriĝojn de diferencaj partoj de la koro kondukante al korhalto kaj finfine al morto.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje la planto troviĝas en ĝardenoj. En taŭgaj cirkonstancoj ĝi ĝenerale sin dissemas sub parta ombro, kaj povas estiĝi relative malĝena trudherbo. La poleno enhavas ĝis 80% da digitalo kaj tiu poleno povas esti trovata sur najbaraj plantostamenoj dum la florado. Tiu efiko povas kaŭzi neintencitan digital-elmetadon se la elmetitaj stamenoj de aliaj plantoj estus konsumitaj iamaniere fare de homoj. Dum la pinta polenoproduktado, en iuj areoj la poleno traflosas la aeron kaj algluiĝas al elmetitaj surfacoj. Elektitaj formoj, aŭ pro koloro aŭ pro nanohabito, estas venditaj kiel potplantoj.

En literaturo kaj muziko[redakti | redakti fonton]

Tiu planto inspiris la faman poemon far la itala poeto Giovanni Pascoli titolitan "Digitale Purpurea". Ĝi ankaŭ inspiris la itala industri-metalroka muzikgrupo "Digitalis Purpurea".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 238
  2. Nomenklaturo de Ĝeneralaj Ornamfloraj Vegetaĵoj, p. 26

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio