Purpura hirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpura hirundo
Purpura hirundo Purpura hirundo Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Purpura hirundo
Purpura hirundo


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Progne
Specio: P. subis'
Progne subis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Purpura hirundo (Progne subis) estas paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae), kiu enhavas kaj la hirundojn kaj la murhirundojn. Ĝi estas la plej granda el la hirundoj el Nordameriko, ĉar ĝis estas 20 cm longa. Plenkreskuloj havas iom forkoforman voston. Tiuj "aerakrobatoj" havas rapidon kaj lerton dumfluge, kaj kiam ili alproksimiĝas al siajn hejmoj, ili plonĝas rapidege el la ĉielo kun la flugiloj fermitaj.

Tiu ĉi specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia Systema naturae en 1758 kiel Hirundo subis.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La plej ĝusta identigo de la Purpura hirundo dependas de ties aĝo. Tiu ĉi specio atingas sian plenan plenkreskulan reproduktan plumaron nur post du jaroj. Tio malfaciligas tiun identigon. Oni povas uzi facilajn akronimojn por identigi la aĝon kaj sekson de la Purpura hirundo. "EJ" signifus "elnestiĝa jaro", "DJ" signifus "dua jaro" kaj "PDJ" signifus "post dua jaro".

  • PDJ (plenkreskuloj)

Masklaj plenkreskuloj estas tute nigraj kun brila stalblua nuanco, kaj inaj plenkreskuloj estas malhelaj supre kun iom da stalblua nuanco, kaj pli helaj subaj partoj. Tiele, kiel ĉe aliaj hirundoj, la inoj montras iom da diferenco inter supraj kaj subaj partoj (ĉiam subaj pli helaj) kaj ambaŭ seksoj montras nigran zoneton el beko al okulo (inklude ambaŭ); same kaj malkiel ĉe aliaj hirundoj, la masklo montras unutonan plumarkoloron tute purpurnigran kio nomigas la specion kaj diferencigas ĝin el aliaj samfamilianojn.

  • DJ (subkreskuloj)

Inoj aspektas similaj al inoj "PDJ" escepte pro la manko de stalblua nuanco dorse. Maskloj aspektas ege multe kiel inoj de tiu aĝo, sed ili havas tre nigrajn plumojn elirantajn en sia brusto laŭ malregula, hazarda bildo, dum ili plumŝanĝas al plenkreska plumaro.

Purpura hirundo de okcidenta marbordo en nestoskatolo ĉe akvoreservejo Fern Ridge Reservoir, Oregono

La orienta nomiga subspecio P. s. subis nestumas ekskluzive en homfaritaj birdejoj, el kiuj ili havas ĉirkaŭ unu miliono. Ĝi estas la ununura birdo entute dependa de homoj por nestolokoj. Gravas noti, ke ne kontrolitaj ejoj por Purpura hirundo ofte iĝas reproduktaj kolonioj por Dompaseroj kaj por Sturnoj — invademaj specioj kulpaj de malpliiĝo de la populacioj de Purpura hirundo tra Nordameriko. Ambaŭ el tiuj agresemaj neindiĝenaj specioj estis enmetitaj el Eŭropo kaj ofte ili mortigas purpurajn hirundojn por preni ties nestolokojn. Se oni ne kontrolas aktive kaj forigas tiujn du speciojn el la nestolokoj, la Purpura hirundo perdos siajn ovojn kaj idojn kaj faros, ke la hirundoj abandonas la lokon. Pro tiom negativaj sekvoj sur la Purpura hirundo, multaj terposedantoj kaptas la invademajn speciojn por sekurigi la survivon de siaj kolonioj de hirundoj.

La pli pala subspecio P. s. hesperia de Arizono kaj okcidenta Meksikio uzas nur truojn de pegedoj en Saguaro kaj aliaj grandaj kaktoj, kaj la granda pala formo de la okcidenta marbordo nome P. s. arboricola uzas same truojn de pegedoj kaj aliajn naturajn kavaĵojn kiel nestoskatolojn kaj kukurbojn.

La voĉo estas priskribita kiel: "Gorĝeca kaj riĉa ĉju-ju, ktp., aŭ pju pju. Gugla kaj trilgargara kanto, fine en serio de malaltaj riĉaj guglaĵoj".[2] Purpurhirundoj havas ankaŭ "matenkanton". Oni vendas sonbendojn de tiuj kantoj por allogi hirundojn al nove setlitaj birdejoj.

Purpura hirundo


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Distribuo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta habitato estas malfermaj areoj tra orienta Nordameriko, kaj ankaŭ kelkaj lokoj en la okcidenta marbordo el Brita Kolumbio al Meksiko.[3]. Tiu specio kutime reproduktiĝas en kolonioj lokitaj tre proksime de homaj setlejoj.

La Purpura hirundo migras vintre al la baseno de Amazono. Ties vintra teritorio etendiĝas al Ekvadoro[4] sed ŝajne ne ascendas ĝis la proksimeco de Andoj.

La unua vidaĵo de tiu specio okazis en Eŭropo pro ununura birdo en Lewis, Skotio la 5an kaj 6an de septembro de 2004, kaj la dua estis en la Azoroj la 6an de septembro de 2004.

Purpuraj hirundoj estas aeraj insektomanĝantoj, tio estas ke ili kaptas insektojn el la aero. La birdoj estas lertaj ĉasistoj kaj manĝas varion de flugilaj insektoj. Rare, foje, ili venas surgrunde por manĝi insektojn. Ili kutime flugas relative alte, pro tio, kontraŭ popola opinio, moskitoj ne formas grandan parton de ĝia dieto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Linnaeus (1758
  2. Peterson (1980): p.202
  3. Vidu AOU (2000) por detaloj.
  4. Provincoj Guayas kaj Orellana: Cisneros-Heredia (2006).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • American Ornithologists' Union (AOU) (2000): Forty-second supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds. Auk 117(3): 847–858. Digital Object Identified: 10.1642/0004-8038(2000)117[0847:FSSTTA]2.0.CO;2
  • latine Linnaeus, Carolus. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 192.
  • BirdLife International (2004). Progne subis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • Cisneros-Heredia, Diego F. (2006): Información sobre la distribución de algunas especies de aves de Ecuador. ["Information on the distribution of some species of birds of Ecuador"]. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(1): 7-16. [Hispane kun angla resumo] PDF plen teksto
  • Doughty, Robin and Rob Fergus (2002): The Purple Martin. University of Texas Press. ISBN 9780292716155
  • Peterson, Roger Tory (1980): A Completely New Guide to All the Birds of Eastern and Central North America (4th ed.). Houghton Mifflin, Boston. ISBN 999751436X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]