Purpurbrusta fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpurbrusta fruktokolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: P. magnificus
Ptilinopus magnificus
(Temminck, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Purpurbrusta fruktokolombo, Ptilinopus magnificus (konata ankaŭ kiel Grandioza fruktokolombo), estas la plej granda de la fruktokolomboj, birdoj indiĝenaj de Nov-Gvineo kaj Aŭstralio.

En Aŭstralio, ĝi loĝas preskaŭ nur en la malaltaj tropikaj pluvarbaroj laŭlonge de la orienta marbordo, de centra Novsudkimrio ĝis la pinto de duoninsulo de Kabo Jorko. Abundo de tiuj birdoj pliiĝas en norda direkto.

La kolombo estas ĝis 45 centimetroj longa, sed estas pli granda en sudaj regionoj. Ĝi havas helgrizan kapon kaj purpuran plumaron ĉirkaŭ sia kolo, brusto kaj supra ventro. Ĝia malsupra ventro estas flava kaj havas verdajn suprajn partojn. Ambaŭ seksoj aspektas simile kaj idoj havas pli senkoloran kaj verdan plumaron kompare kun plenkreskuloj. Spite ilian brilan plumaron, ili estas malfacilege videblaj inter la branĉaro de la arbaro, danke al siaj trankvilaj kutimoj (Frith et al. 1976).

Tiuj birdoj manĝas fruktojn de arbaraj arboj kiel figojn. Ili povas manĝi grandajn fruktojn kompletaj kaj kapablas akrobate kolekti fruktojn de arboj aŭ vitoj. Ŝajne ili ne faras longajn distancojn, prefere restas en siaj lokaj areoj kaj uzas la fruktojn kiuj estas manĝeblaj laŭ sezonoj. La dieto de la specio estis funde pristudita ĉe Port de Moresby de Frith et al. (1976). Spite la malgrandecon de la specio, ili kapablas engluti fruktojn 5 cm³ volumenajn, aŭ de diametro de ĉirkaŭ 2 cm en sferoforma frukto. Plej oftaj fruktoj inkludas:

La Purpurbrusta fruktokolombo povas esti vidataj en grandaj aroj kiam la manĝaĵo abundas. Ilia voĉo sonas kiel ‘ŭolak-ŭa-huu’ kaj ofte sonas tre homeca. Reprodukta epoko povas varii laŭ la veterkondiĉoj. La nesto estas solide konstruita el forkaj branĉetoj ne alte super la grundo. Ambaŭ gepatroj helpas en la konstruo de la nesto. La ino demetas ununuran blankan ovon kaj la gepatroj kunzorgas la kovadon kaj la idozorgadon. Se la ido mortas, la paro klopodas duan ovodemetadon en la sama sezono.

La specio estas disvastigata kaj komuna tra granda teritorio kaj pro tio la Purpurbrusta fruktokolombo estas konsiderata kiel Malpli Zorgo ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Frith, H.J.; Rome, F.H.J.C. & Wolfe, T.O. (1976): Food of fruit-pigeons in New Guinea. Emu 76(2): 49-58. HTML resumo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]