Puruzo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Purusrivermap.png

La rivero Puruzo (hispane Purús, portugale Purus) estas granda rivero de Sudameriko, unu el la ĉefaj alfluantoj de la rivero Amazono. Ĝi estas tre sinua rivero, kun blanka akvo kaj superabunda bela naturo. Ĝi estas la lasta granda alfluanto de la dekstra marĝeno de la rivero Solimões (nomo donita al Amazono antaŭ ĝia renkonto kun la Nigra Rivero). Ĝi longas 3.590 km. Puruzo naskiĝas en Peruo je alto de 500 metroj en la Montaro Kontamano en unu el la plej nealireblaj partoj de perua arbaro. Ĝi markas landlimon inter Peruo kaj Brazilo laŭlonge de 38 kilometroj.

Vidu ankaŭ [redakti]