Pusano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pusano
Pusano (Koreio)
Pusano (Koreio)
DEC
Korea alfabeto 부산 광역시
Ĉina skribo 釜山 廣域市
Norma transskribo
(ekde 2000)
Busan Gwangyeoksi
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Pusan Kwangyŏksi
Esperanta transskribo Pusan Kŭangjokŝi
vdr

Pusano[1]Busano (korea lingvo: 부산, 釜山, Busan) estas eksterdistrikta universitata urbo en la sudo de Sud-Koreio. Pusano estas la dua granda urbo en Koreio kaj granda havenurbo. Ĝi havas proksimume 3 720 000 loĝantojn.

Historio

Arkeologoj elfosis tie pli ol 250 ferarmilojn. Ekde la 15-a jarcento la haveno graviĝis, kiel komercejo kun la japanoj. En 1592 la japanoj invadis la landon, la komercado ne ĉesis, eĉ en 1876 la haveno iĝis la unua internacia haveno en Koreio. Pusano estis unu el la malmultaj areoj en Koreio, kiu restis sub la kontrolo de Sud-Koreio dum la Korea milito kaj por iom da tempo ĝi funkciis, kiel provizora ĉefurbo.

Geografio

Pusano situas en la sudorienta pinto de la Korea Duoninsulo sur la marbordo, kiu determinis la evoluon de la tuta grandurbo mem.

Klimato

Pusano havas humidan subtropikan klimaton. Ekstreme altaj aŭ malaltaj temperaturoj estas maloftaj, tamen kelkfoje katastrofaj ŝtormoj okazis. Oktobro kaj novembro estas la plej komfortaj monatoj kun plaĉaj temperaturoj. La vintroj estas malvarmaj kaj sekaj kun ventoj. Averaĝe neĝas jare po 6 tagoj.

Pusano el la perspektivo de Busan-turo

Vidindaĵoj

Trafiko

En la haveno ŝipoj kaj pramoj troviĝas. La kontaktoj estas bonaj kun la lando per fervojoj kaj vojoj. Proksime de la urbo internacia flughaveno funkcias. En la urbo ankaŭ metroo liveras la pasaĝerojn.

Dosiero:Korea-Busan Tower-01.jpg
Turo de Pusano

Ĝemelurboj

Esperantistoj

Referencoj

  1. PIV