Pustkovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pustkovec
kvartalo
Preĝejo en Pustkovec
Situo de urba parto Pustkovec en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Pustkovec en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pustkovec
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Ostrava
Baseno Ostrava baseno
Tipo de parto Urba parto
Memorindaĵo Preĝejo de Cirilo kaj Metodo
Situo Pustkovec
 - koordinatoj 49° 50′ 29″ N 18° 09′ 47″ O / 49.84139 °N, 18.16306 °O / 49.84139; 18.16306 (mapo)
Areo 1,07 km² (107 ha)
Loĝantaro 1 312 (2021)
Denseco 1 226,17 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 708 00
Situo de Pustkovec enkadre de Ĉeĥio
Situo de Pustkovec enkadre de Ĉeĥio
Situo de Pustkovec enkadre de Ĉeĥio
Pustkovec enkadre de Moraviasilezia regiono
Pustkovec enkadre de Moraviasilezia regiono
Pustkovec enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Pustkovec
Retpaĝo: www.pustkovec.mmo.cz
Portalo pri Ostrava
Informo pri fondo de lernejo

Pustkovec estas ekde la 24-a de novembro 1990 urboparto de statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio kun areo 106,95 hektaroj. Vivas ĉi tie 1 312 loĝantoj (2021). La nomo estas derivita de pli aĝa ĉeĥa nomo Pustimír.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la municipo devenas el la jaro 1377, la municipo mem estis fondita en interŝanĝo de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj. Devene ĝi estis apartigita en du partojn, sed en la jaro 1447 kavaliro Jindřich el Děhylov kun sia edzino Katerino unuigis ĝin.

En municipa blazono ni trovos bildigon de anĝelo, kiu evidente koneksas kun konstruado de kapelo sub patroneco de Anĝelo en la jaro 1882. Tiu estis en la jaro 1949 ornamita per pentraĵoj de konata pentristo Valentin Držkovic.

La permesilon al la propra lernejo la municipo akiris la 19-an de januaro 1890. La fundamenta ŝtono estis solene metita la 23-an de majo 1890 kaj je unu jaro pli poste en julio la nova lernejo estis finkonstruita. Ekde la 6-a de septembro 1891 tiel la lernantoj el Pustkovec ne bezonis viziti lernejon en Plesná kiel ĝisnun.

La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 28-an de aprilo 1945.

La 6-an de decembro 1998 episkopo František Lobkowicz konsekris preĝejon sub patroneco de sanktaj Cirilo kaj Metodo. Tiu havas bazplanon de egallatera kruco kaj ĝi estas 12 metrojn alta. En 24 metra sonorilturo, kiu estas netradicie lokigita apud la preĝejo, estas tri sonoriloj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869372
1880396
1890495
1900647
1910759
1921787
JaroLoĝantoj
1930833
1950706
1961697
1970653
1980824
1991999
JaroLoĝantoj
20011 115
20111 129
20211 312