Pusztaföldvár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pusztaföldvár [pustafoldva:r] estas vilaĝo en Hungario, departemento Békés, en subregiono Orosháza. La nomo signifas pusto-terofortikaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Pusztaföldvár situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Orosháza estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pusztaföldvár estis unuafoje menciita en 1463, kiam la komunumo estis posedaĵo de familio Hunyadi. La vilaĝo detruiĝis en 1596, renaskiĝis en 1841.

Vidindaĵoj estas preĝejoj katolika kaj luterana el 1913. Sudoriente de la vilaĝo troviĝas la restaĵoj de antikva grunda fortikaĵo de la keltoj, krome la prarazeno de Tatársánc.

Vilaĝservoj estas lernejo ekde 1985, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, interreta domo.

En Pusztaföldvár naskiĝis skulptisto András Kiss Nagy, Kossuth-premiita.

Komunumoj pri földvár en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Estas rilatoj inter komunumoj havanta la nomon földvár.

Bácsföldvár Balatonföldvár Dunaföldvár
Pusztaföldvár Tiszaföldvár Székelyföldvár