Călan
Călan | |||
---|---|---|---|
Urbo | |||
urbeto en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Hunedoara | ||
Alinome | Pusztakalán (hungare), Klandorf (germane) | ||
Iama hungara departemento | Hunyad | ||
Situo | 45° 44′ N, 23° 1′ O (mapo)45.73972222222223.011111111111Koordinatoj: 45° 44′ N, 23° 1′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 230 m | ||
Poŝtkodo | 335300 | ||
Loĝantaro | 11 279 (en 2011; 13 030 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 87424 | ||
Călan [kəlan] (hungare Pusztakalán [pustakalan]) estas urbo en Rumanio oriente de Hunedoara (urbo), ĉe rivero Strei. Ĝi estas grava industria urbo. Administre apartenas al ĝi Batiz, Călanu Mic, Grid, Nădăștia de Jos, Nădăștia de Sus, Ohaba Streiului, Sâncrai, Sântămăria de Piatră, Strei, Strei-Săcel, Streisângeorgiu, Valea Sângeorgiului.
En la romia epoko la loko estis nomata Aquae (akvoj) pro siaj termaj fontoj.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 1 024 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 10 849 (rumanoj, 7 % da hungaroj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua skriba mencio estas el 1387. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad). Ĝia industria evoluo komenciĝis post la Dua mondmilito.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Antal Orbán (Pusztakalán, 24-a de aprilo 1887 – Budapeŝto, 2-a de novembro 1940): skulptisto, profesoro en la Industriarta Altlernejo en Budapest.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
|