Pusztamérges

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pusztamérges (pustamErgeŝ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Mórahalom.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Kiskunmajsa estas la plej proksima urbo.

Vilaĝservoj estas lernejo, gimnazio, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, dentokuracejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historia nomo estas "Asszonyszállása" (asonjsAlAŝa) (=virina tranoktejo), ĉar Ladislao la 4-a tie diboĉadis ofte kun kumanaj virinoj. Tiutempe estis tie preĝejo, do devis esti ankaŭ komunumo. Matiaso la 1-a donacis al la setlejo rajton pri paŝtado. La turkoj faris la vilaĝon senhoma. En 1572 serboj alvenis. Ekde 1641 la kampoj apartenis al Szeged, sed estis tempoj, kiam apartenis al JászberényKiskunmajsa. En 1902 oni disdonis parcelojn por vinkulturo, tio estis ĝermo de la nuna vilaĝo. Ĝi iĝis "etvilaĝo" en 1908. En 1933 vojo, en 1939 preĝejo konstruiĝis. Dum la socialismo 2 kolĥozoj formiĝis, kiuj poste unuiĝis.