Putilov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fabriko Putilov aŭ Putilov (ekde 1934 kiel Kirov-uzino) estis nomo de fama rusa fabriko en Sankt-Peterburgo. Ĝi estis siatempe la plej granda fabriko de la rusa imperio, kiu produktis artileriojn kaj aliajn armilojn, maŝinojn. La fabriko nomiĝas ekde 1934 Kirov-fabriko kaj eĉ nun aktivas.

Post la oktobra revolucio de 1917, la fabriko estis celebrita al naskiĝejo de la radikalismo pro ties ludo en la eventoj de 1905 kaj printempa 1917. La fabriko uzas la nomon de Kirov ekde 1934, kiam oni murdis lin.

En la 2000-aj jaroj, investis en la fabrikon General Electric kaj aliaj fremdlandaj entreprenoj kaj tiel la Kirov-fabriko povas plulabori kun pli ol 80.000 laboristoj.

La fabriko estis fondita en 1789 kaj post 12 jaroj translokiĝis en la nunan lokon, sudan parton de Sankt-Peterburgo. Tiu dato, 1801 estas la oficiala fonda dato de la fabriko.

La fabrikon aĉetis en 1867 Nikolaj Ivanoviĉ Putilov, retiriĝinta oficisto de la Mararmea Ministerio. Li igis la fabrikon monumenta, produktante vagonojn, lokomotivojn, relojn ktp. En la periodo de 1885 ĝis 1900 oni eĉ produktis artilerojn, maŝinojn.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Jonathan A. Grant. Big Business in Russia: The Putilov Company in Late Imperial Russia, 1868-1917.
  • David R. Shearer: Industry, State, and Society in Stalin's Russia, 1926-1934 (Ithaca: Cornell University Press, 1996).

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.