Putim
| Putim | |||
| municipo | |||
|
Vido al la vilaĝo el ŝoseo al Ražice
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Putim | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Písek | ||
| Administra municipo | Písek | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Rivero | Blanice | ||
| Situo | Putim | ||
| - alteco | 386 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°15′52″N 14°07′08″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.26444 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.26444°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 10,41 km² (1 041 ha) | ||
| Loĝantaro | 455 (2006) | ||
| Denseco | 43,71 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1205 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 397 01 | ||
| NUTS 3 | CZ031 | ||
| NUTS 4 | CZ0314 | ||
| NUTS 5 | CZ0314 549801 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 2 | ||
| Retpaĝo: www.putim.cz | |||
Putim estas municipo en Ĉeĥio, Sudbohemia regiono. Ĝi situas sur la dekstra bordo de la rivero Blanice, senpere antaŭ ĝia kunfluiĝo kun la rivero Otava, 6 km sudokcidente de la distrikta urbo Písek en la supermara alto 386 m.
Historio [redakti]
Teritorio de la komunumo estis priloĝata jam en la epokoj kelta, romia kaj malnovslava. La vilaĝo mem estis fondita plej verŝajne en la 11-a jarcento. La unua konservita skriba dokumento pri ekzisto de la komunumo devenas el la jaro 1205. Ĝi citas du pli malnovajn skribaĵojn - en la unua la princo Břetislav la 2-a donacis al la benediktana monaĥejo Ostrov en Davle kapelon de Sankta Petro en Putim. De la monaĥejo ekposedis la vilaĝon Putim la urbo Písek supozeble ne la 13-a jarcento.
Vidindaĵoj [redakti]
- preĝejo de Sankta Laŭrenco (Kostel svatého Vavřince) el la dua duono de la 13-a jarcento
- remparita malfrugotika paroĥejo, antaŭa fortikaĵo
- ŝtona ponto trans la rivero Blanice, devenanta el 1862-1864
- kamparaj domoj kun frontonoj en stilo de t.n. sudbohemia kampara baroko
- domoj sur la ĉefplaco kun unikaj pafilejaj fenestroj
- fiŝlago Podkostelní (Subpreĝeja)
Vilaĝo en ĉeĥa kulturo [redakti]
Putim famiĝis danke al la romano de Jaroslav Hašek „Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito“, kiam en la 2-a ĉapitro de la dua volumo (Anabaso se Ŝvejk al Budějovice) la brava soldato estis arestita ĝuste en Putim kaj suspektata, ke li estas rusa spiono.
En Putim okazas ankaŭ la agado de romano Jan Cimbura de Jindřich Šimon Baar. Konata estas ankaŭ popola kanto „Tra pordego al Putim mi iris“.
La vilaĝo nuntempe vivas per riĉa kultura vivo. Populara estiĝis i.a. solena fiŝkaptado en la Subpreĝeja fiŝlago (ĉiujare en oktobro).