Puto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Purigado de puto

Puto estas profunda truo, fosita en la teron, por tiri el ĝi akvon, kiu tien kolektiĝas pro subtera fontotrasorbiĝo.

La ĝeneraligo de akvoturoj kaj kanalizoj plej ofte transformigis putojn, kiujn oni trovis en multegaj ĝardenojbienoj, al nuraj ornamaĵoj, plejofte fermitaj per krado por malhelpi akcidentan enfalon.

Nuntempe pro altaj akvokostoj en eŭropaj landoj oni denove fosas individuajn putojn en la kamparo.

Enhavo

Historio [redakti]

La plej malnovaj ĝis nun konataj putoj estas el la frua neolitiko kaj troviĝas sur la insulo Kipro. La nun submara puto de Atlit Yam (Israelo) estas el la 6-a jarcento a.K.. En la mezolitika loĝejo Friesack en Brandenburgio troviĝas tri ekskavaĵoj, kiujn la tiamaj ĉasistoj kaj rikoltistoj konstruis por havigi al si puran trinkakvon. Tion sugestas ujoj el testudo-karapacoj kaj betulŝelo trovitaj sur la fundo de la ekskavaĵoj. La unuaj veraj putoj estis kreitaj inter ĉirkaŭ 5550 kaj 4950 a.K. en Mezeŭropo. Ili estis ene tegitaj de kverkoligno.


Proverbo [redakti]

Ekzistas proverboj pri puto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos. »
  • Citaĵo
    « Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas. »

Referencoj [redakti]

  1. [1]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Popoltradiciaj informoj pri putoj (Aŭstrio)
Ekstera ligilo    Montras kelkaj putoj en la Fichtel-montaro