Puto de Urd

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Urðarbrunnr (en Malnovnordlanda lingvo "Puto de Urðr"; ĉu alude al la ĝermana koncepto de fato — urðr — aŭ al la norno nome Urd[1]) estas puto en Nord-ĝermana mitologio. La Puto de Urd estas registrita en la Poezia Edda, kompilita en la 13a jarcento el pli fruaj tradiciaj fontoj, kaj en la Proza Edda, verkita en la 13a jarcento de Snorri Sturluson. Ambaŭfonte la puto kuŝas sub la monda arbo Yggdrasil, kaj estas asocia kun trio de nornoj (nome Urd, Verðandi, kaj Skuld). Ĉe la Proza Edda, Urðarbrunnr estas citata kiel unu el la tri putoj ekzistantai sub la tri radikoj de Yggdrasil kiuj atingas tri distajn, diversajn landojn; la aliaj du putoj estus Hvergelmir, situanta sub radiko en Niflheim, kaj Mímisbrunnr, situanta sub radiko ĉe la hejmo de la frosta jötnar. Oni disvolvigis grandan teoriaron kaj spekuladon ĉirkaŭ la mitologia koncepto de tu puto.

Notoj

  1. Simek (2007:342).