Malkomponiĝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Putrado)
Morta ronĝulo en progresinta fazo de malkomponiĝado

Malkomponiĝado estas iompostioma malintegriĝo de morta organika materio, kulminanta per mineraligo, do per la plena ŝanĝo al neorganikaj materioj, kiel estas ekzemple akvo, dioksido kaj diversaj saloj. Al la malkomponiĝado subigas kaj partoj de korpoj (falintaj folioj, mortaj pecoj de haŭto), kaj ankaŭ plenaj organismoj post tio, kiam ili estas mortintaj. La kaŭzo de la malkomponiĝado estas ne nur fizikaj, sed precipe ankaŭ biologiaj farantoj, kiuj konsumas la mortan materion.

Tipoj de malkomponiĝado[redakti | redakti fonton]

Fizika kaj kemia malkomponiĝado[redakti | redakti fonton]

La organismoj kutime malkomponiĝas tuj post la morto spontanee, nome danke al la procedo de la tn. aŭtolizo. La korpo suferas pro manko de oksigeno, en la ĉeloj amasiĝas forfalaĵproduktoj kaj nekontroleble komencos labori ankaŭ diversaj hidrolizaj digestaj enzimoj (lipazoj, proteazoj kaj simile). Al priskribo de la stato de korpo oni uzas kelkajn terminojn en la latina scienca lingvaĵo: algor mortis markas egaligon de temperaturo de la korpo kun la ĉirkaŭaĵo, livor mortis prezentas paliĝon de la haŭto, rigor mortis estas kaŭzita pro ĝelatenado de citoplasmo de la ĉeloj. Fine elverŝiĝos el la ĉeloj nutraĵoj kaj al vorto sekve venas prefere biologia malkomponiĝado.

Biologia malkomponiĝado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Malkomponiganto kaj Malkomponovoranto.

Eble plej signifaj malkomponigantoj en la malkomponiĝado estas ĝuste organismoj, ĉirilate nomataj malkomponigantoj aŭ (precipe se temas pri fungoj kaj bakterioj) aŭ malkomponigantoj (se temas pri animaloj), eventuale saprotrofoj kaj saprofitoj (se temas pri fungoj kaj animaloj). Speciala kazo estas ankaŭ koprofagoj, nutrantaj sin per ekskremento.

La malkomponiĝado sen aliro de oksigeno per farado de anaerobaj organismoj estas markata kiel anaeroba digestoputrado.

Paso de malkomponiĝado[redakti | redakti fonton]

Kutime la malkomponiĝado de unuopaj konstrumaterioj ne okazas samtempe, sed en unuopaj fazoj. Unue malkomponiĝas simplaj sukeroj, sekve amelo, hemicelulozoj, poste pektinoj kaj proteinoj kaj nur en lastaj fazoj celulozo, ligninoj, suberinoj kaj kutinoj.

Malkomponiĝado de korpoj de vertebruloj[redakti | redakti fonton]

Formikoj povas ankaŭ partopreni en malkomponiĝado

Oni indikas, ke la malkomponiĝado ekz. de la homa korpo komenciĝas jam proksimume 4 minutoj post la morto, nome danke al kemiaj kaj fizikaj procedoj en la korpo (aŭtolizo), dum kiuj komencos nekontroleble labori diversaj digestaj enzimoj. Unue tiuj ĉi enzimoj trafos organojn, kie estas granda kvanto da enzimoj (hepato) aŭ enhavas multe da akvo (cerbo), sed iom post iom la enzimoj ekdigestigos la tutan korpon. Unue tiu ĉi procedo ne estas videbla, sed post kelke da tagoj sur la haŭto kreiĝos haŭtvezikoj kaj krevos la haŭto.

Sed baldaŭ komenciĝos validiĝi ankaŭ organismoj kaj komenciĝas biologia malkomponiĝado. La korpo de vertebruloj unue koloniigas malkomponigantoj - bakterioj kaj plu la t.n. sukeraj mudoj (konataj genroj Mucor, Penicillium). Ambaŭ grupoj ĉeestas en la korpo jam dum viva stato (bakterioj en digesta sistemo, mudoj sur mukozo kaj sur haŭto, sed al amasa disvastigado en la korpon kutime defendas al ili imuna sistemo. Post la morto ili rapide eluzas la estiĝintan situacion. La sukeraj mudoj nutrigas sin, kiel la nomo signas, plejparte per libere ĉeestantaj sukeroj, sed ankaŭ per aminoacidoj.

En la naturo baldaŭ sekvas pluaj fazoj. Volatigiloj logas al la korpo reprezentantoj de insektoj (reprezentantoj de dipteroj), kiuj demetos ovojn, el kiuj baldaŭ eloviĝos larvoj nutrante sin per proteinoj en muskoloj kaj per grasoj. Pluaj grupo de animaloj proporcie baldaŭ specialiĝas al konsumado ne de la korpo mem, sed de la malkomponigantoj en ĝi ekloĝintaj (la t.n. mikrobovorantoj nutrantaj sin per hifoj de fungoj kaj bakterioj). Aliaj specioj ĉasas predon de pli granda grandeco: per larvoj de muŝoj kaj simile.

En lasta fazo sur la korpo de morta vertebrulo kutime restas nur haŭto, ostoj kaj kelkaj pluaj malmolaj kaj pro tio malfacile digesteblaj partoj. Sed kelkaj kapablas konsumi ankaŭ tiun ĉi tipon de nutraĵo: konkrete artrostedoj (dermostedoj), tinedoj, certaj grupoj de akaroj kaj simile.

Malkomponiĝado de korpoj de kreskaĵoj[redakti | redakti fonton]

Iompostioma malkomponiĝado de persiko

Valoras mencii ankaŭ malkomponiĝado de vegetaĵmaterio. Ĝenerale validas, ke rezistemaj partoj malkomponiĝadas malpli rapide. Ligno malkomponiĝas kutime pro farado de fungoj, nome per du specioj. La tiel nomataj celulozovoraj fungoj malkomponiĝas celulozon kaj kaŭzas, ke la restinta materialo havas ruĝan koloron (ruĝa putraĵo), dume ligninovoraj fungoj malkomponigas ligninon kaj kaŭzas, ke la restinta ligno havas blankan koloron (blanka putraĵo). Ekzemple ploranta domfungo (Serpula lacrymans) apartenas inter fungojn celulozovorajn. En la malkomponigado de foliaro ankaŭ partoprenas du grupoj de organismoj: ne nur tiuj kapablaj malkomponi la celulozon, sed plu ankaŭ tiuj malkomponigantaj kutinojn.

Specifa ekzemplo estas malkomponiĝado de nektaro kaj aliaj dolĉaj partoj ĉe kreskaĵoj: tiujn kutime koloniigas kiel unuaj gistoj, kiuj kapablas gisti sukerojn (iam dum estiĝo de alkoholoj, per tiu ĉi procedo nome produktiĝas ekz. vino kaj biero). Verda pastinako estas kutime prilaborata por silaĵo, al tio servas grupo de bakterioj (precipe el rondo de laktobaciloj), kiuj el glicidoj kreas laktan acidon kaj pluajn organikajn acidojn. Foliara forfalaĵo, kiu estos falinta akvon, denove kiel la unuan ekloĝigos askofungoj el grupo Hyphomycetes.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]