Puy Mary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puy Mary
Grand site de France
Puy Mary vidata en somero
monto • kultura pejzaĝo • free flight site
Lando Francio Francio
Regiono Auvergne
Departemento Cantal
Municipo Le Falgoux, Le Claux,
Lavigerie kaj Mandailles-Saint-Julien
Supermara alteco 1 783 m s. m.
Koordinatoj 45° 06′ 34″ N 2° 40′ 34″ O / 45.10944 °N, 2.67611 °O / 45.10944; 2.67611 (mapo)
Loĝantaro loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj
Tipo piramida montopinto

Geografia lokigo sur la mapo : Cantal

Vidu situon de Puy Mary kadre de Cantal
Vidu situon de Puy Mary kadre de Cantal
DEC
Puy Mary
Puy Mary
Puy Mary

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Puy Mary kadre de Francio
Vidu situon de Puy Mary kadre de Francio
DEC
Puy Mary
Puy Mary
Puy Mary
Vikimedia Komunejo: Puy Mary
Map
vdr

Puy Mary [Pui Mari] estas kulmino de Kantala Masivo, restaĵoj de la plej granda stratovulkano en Eŭropo. Ĝi altas je 1 783 metroj.

La loko estis klasita Grand site de France sub nomo Puy Mary, vulkano de Cantal en decembro 2012.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo « puy Mary » venas de Mari, disĉiplo de sankta Aŭstremonio kaj unua evangelizanto de Supra Aŭvernjo[1]. LI vivis en la 3-a aŭ 4-a jc ; liaj relikvoj estas en baziliko Notre-Dame-des-Miracles en Mauriac[2].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Situanta en regiona natura parko de Vulkanoj de Aŭvernjo kaj markita Grand site de France (esperante Granda loko de Francio), ĝi allogas ĉiujare preskaŭ 500 000 vizitantojn, tial ĝi estas la plej vizitata loko en Aŭvernjo[3].

De intermonto Pas de Peyrol, pieda iro-kaj-reveno postulas unu horon. La pado, tre kruta en iuj lokoj, estis aranĝita laŭ ŝtuparo el betono. Tiu aranĝo fariĝis necesa pro la multega vizitado de la loko, kiu forte damaĝis la malnovan padon.

Pas de Peyrol vidata de Puy Mary.

Flanke de tiu pado kreskas la flava genciano aŭ granda genciano kies radiko povas longi ĝis 1,50 metro, estas uzata por produkti plurajn likvorojn kies plej famaj estas Salers kaj Avèze.

La supro estas renkontiĝa punkto de kvar komunumoj de departemento Cantal : Le Falgoux okcidente, Le Claux norde, Lavigerie oriente kaj Mandailles-Saint-Julien sude.

La kresto inter Puy Mary kaj Puy de Tourte estas transirebla per intermonto Pas de Peyrol (1 589 metroj, la plej alta aŭta intermonto de Centra Masivo). La aŭta paso laŭ la intermonto estas neuzebla vintre kaj estas komplete fermita al cirkulado de novembro al majo.

Geologio kaj hidrologio[redakti | redakti fonton]

Aĝa je ĉirkaŭ 6,5 milionoj da jaroj, Puy Mary kreiĝis per akumulo de viska lafo supre de la vulkana kameno. Ĝi tiam aspektis kiel kupolo el trakito, riĉa je sanidino kaj je tridimito, kio estas roko tre proksima al sanciito kiu estas la roko de Puy Sancy en monts Dore[4]. Poste ĝi estis eroziita per glacio, kio donis ĝian nunan piramidan formon en horn.

Ĝi estas ĉirkaŭata de sep glaciepokaj valoj, kiu deiras laŭstele de ĝia supro :

Klimato[redakti | redakti fonton]

Puy Mary vidata de intermonto Pas de Peyrol

Unuaj montoj venante de Atlantiko, Puy Mary kaj Plomb du Cantal estas, kun Puy Sancy, la lokoj la plej pluvaj en Francio (falas averaĝe 2,5 metroj da pluvo ĉiujare), naskante multajn torentojn, kies akvofaloj malsupreniras deklivojn.

La norda flanko de Puy Mary, longtempe subneĝo, estas konata por gastigi neĝamason, kiu malperas tre malfrue : la ventneĝamaso aŭ neveo « de Aglo » (pro ĝia formo, sidebla sur la foto). Tiu ventneĝamaso estas la kaŭzo de la plilogigita fermo de la vojo de Pas de Peyrol (kelkfoje ĝis junio)[5].

Historio[redakti | redakti fonton]

Aktiveco[redakti | redakti fonton]

Mediprotektado[redakti | redakti fonton]

Situiga tablo de Puy Mary

Marko « grand site de France » devigas fortajn agojn por daŭriva evoluigo. Kaj, la supervizitado de la loko (inter 500 kaj 600 milloj da vizitantoj ĉiujare inter junio kaj septembro sen nombri vintran vizitadon) starigas problemojn pri damaĝo al tiu natura loko. Unu el la plej gravaj ago de agprogramo « Grand Site objectif 2010 » estas forte redukti aŭtan trafikon ĉe pas de Peyrol. Ĉar estas nur 200 parkumaj fakoj ĉe la intermonto kaj ne malofte estas en iuj somertagoj 500 parkumintaj veturiloj. ĉar tiu situacio ne plu povis daŭri, estis decidite starigi navedsistemon per minibuso deirantan de la diversaj valoj ĉirkaŭ la supro (Le Falgoux, le Claux, Mandailles, ktp.)[6]. provo estis unue antaŭvidita en somero 2013, sed pro tempomanko, ĝi estis prokrastita al 2014.

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio laŭ TTT-ejo pri la granda loko Puy Mary Arkivigite je 2012-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Jean Rieuf, Massiac et son canton, eldonejo "éditions Gerbert", Aurillac, 1971
  3. La granda loko Puy Mary - Agnosko de Puy Mary. Arkivita el la originalo je 2013-10-16. Alirita 2014-01-14.
  4. Pierre Nehlig kaj Hervé Leyrit. Guide du Cantal. BRGM. Arkivita el la originalo je 2013-10-06. Alirita la 15-an de julio 2011.
  5. (1996) Cantal, la saga d'un volcan. Debaisieux. ISBN 2-9509180-4-2.
  6. La Granda loko Puy Mary - Agprogramo[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]