Pál Augusztinovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

AUGUSZTINOVICS Pál [agŭstinoviĉ] estis hungara juristo, reĝa juĝistmajstro. Li naskiĝis en Avrămeşti (Harghita) (tiam Szentábrahám) en 1763 kaj mortis en Sibio la 6-an de oktobro 1837.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Augusztinovics estis posteulo de polaj socianoj alvenintaj en Hungarion. Lia patro estis pastro. Li finis siajn superajn studojn en unitariisma altlernejo de Koloĵvaro. Li ne fariĝis pastro spite al volo de sia pastro. Komence li estis dungita en Marosvásárhely ĉe la reĝa juĝejo, poste ĉe la reĝa kurio. De 1796 li fariĝis agento ĉe la koncelario de Transilvanio en Vieno. Li faris advokatekzamenon kaj baldaŭ li iĝis kurtega agento. Post 30 jaroj oni nomumis lin juĝistomajstro al reĝa juĝejo de Transilvanio, poste konsilanto al ĉefgubernio. En 1837 la landkunveno nomumis lin prezidanto de la ĉefkontrolreviziejo de Transilvanio, kiun ankaŭ la reĝo konfirmis. Bedaŭrinde li ne povis okupi la postenon, ĉar dume li mortis en Sibio. Oni entombigis lin laŭ lia deziro en Kissolymos. Li heredigis laŭ sia testamento la bienon de Ladamos, sian valoran bibliotekon kaj siajn valorpaperojn (kvazaŭ en valoro de 120 mil florenoj) al la unitariisma eklezio.

Fonto[redakti | redakti fonton]