Pál Esterházy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Esterházy
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1901 (1901-03-23)
en Eisenstadt
Morto 25-an de majo 1989 (1989-05-25) (88-jaraĝa)
en Zuriko
Ŝtataneco HungarioAŭstrio
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Miklós Esterházy
Patrino Margit Cziráky
Edz(in)o Melinda Ottrubay
Okupo
Okupo mecenato • aristokrato
vdr

Duko Pál Esterházy [esterhazi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Pál (pli komplete Esterházy Pál Mária Lajos Antal) estis hungara mecenato, membro de Hungara Scienca Akademio.

Pál Esterházy [1] naskiĝis la 23-an de marto 1901 en Hungario, en urbo Kismarton (nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio). Li mortis la 25-an de majo 1989 en Zuriko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Esterházy komence estis edukita en la familio, poste li frekventis gimnazion kaj universitaton en Budapeŝto. En 1920 pro Traktato de Trianon la familiaj bienoj estis disigitaj inter Hungario kaj Aŭstrio. En Aŭstrio-Germana Regno en 1938, en Hungario en 1945 oni forprenis la bienojn. En 1946 li edziĝis kaj vivis silente. Post 2 jaroj li estis akuzita kaj kondamnita senjuste. Dum la revolucio en 1956 li liberiĝis kaj li tuj fuĝis al Svislando.

Li apogis la artojn kaj sciencojn, li iniciatis fondon de Nacia parko ĉe Fertő.

Fontoj[redakti | redakti fonton]